Kwa maudhui

Liberigu Julian Assange

ya kingkat, 14 Desemba 2010

Ujumbe: 15

Lugha: Esperanto

kingkat (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 3:33:42 alasiri

Mi faris etan videon por peti la liberigon de Julian Assange kaj favore la parollibereco en diversaj lingvoj, inter ili Esperanto.

http://www.youtube.com/watch?v=kTmhs8mTIEo

Liberigu Jualian Assange!

EL_NEBULOSO (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 4:23:14 alasiri

Bona ideo!

kingkat (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 5:17:28 alasiri

Se vi ankoraŭ ne aŭdas la aŭdion de la video, tios estas ĉar ĝi ankoraŭ ne estas fiksita.

paulogeyer (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 6:25:45 alasiri

Li estis liberigita hodiaŭ, post pagado de £240 mil.

Michael Moore, kiu jam publikis plurajn filmojn pri politikaj aferoj, estis kiu pagis por lia libereco.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 6:42:20 alasiri

Assange estis arestita pro akuzo pri seksatako en Svedio. Certe li ricevos justan proceson en tiu demokratia kaj civilizita lando.

Krom tio, li malkaŝis amason da plej sekretaj dokumentoj, ne de diktaturo, sed demokratio (Usono). Tiel li eble endanĝerigis aliajn homojn. Do, se Svedio fine ekstradicios lin al Usono post prezentado de bona pruvo al juĝisto, mi ne emos kontraŭi.

paulogeyer (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 6:48:12 alasiri

Miland:Assange estis arestita pro akuzo pri seksatako en Svedio. Certe li ricevos justan proceson en tiu demokratia kaj civilizita lando.
Kaj ĉu vi vere kredas ke li seksatakis iun?

Se vi estus la plej konata hacker nuntempe, disvastigus sekretajn usonajn dokumentojn, kiu estus la proksima evidenta ago? Ĉu iu seksatakus virinon?

Tiu certe estis usonan registaron puĉon kontraŭ Assange.

rano (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 7:12:21 alasiri

mi ŝatas wikileaks, sed mi ankaŭ tre ŝatas ke assange iris al polico kaj nun provas solvi la akuzon en la tribunalon. Aŭtentas!

Nur kiam USONO volus ekstradicii lin, tiam ĝi estus grandegan skandalon.

mi esperas ke la svedaj juĝistoj vere estas sendependaj.

en la angla forumo ni volas traduki la teksto de assange "conspiracy as governance" (Konspiro kiel regadformo)

sed ne forgesu: Wikileaks ne estas Assange, wikileaks estas multaj homoj

paulogeyer (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 7:35:41 alasiri

rano:sed ne forgesu: Wikileaks ne estas Assange, wikileaks estas multaj homoj
Jes, mi kunsentas viajn ideojn, sed li estis unu el la fondintoj de Wikileaks, kaj faris gravegan laboron por homaro, ni DEVAS apogi lin, ĉefe dum ĉi tiuj malfacilaj tagoj por la libera memesprimo.

salazarcrumb (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 7:40:25 alasiri

Krom tio, li malkaŝis amason da plej sekretaj dokumentoj, ne de diktaturo, sed demokratio (Usono). Tiel li eble endanĝerigis aliajn homojn.
Kio estas "demokratio" aŭ "demokratia ŝtato"? El mia vidpunkto, "demokratio" estas celo atingenda de ĉiu regimo, ned simpla ilo pere de kiu la registaroj povos liberiĝi de respondececo pro siaj agoj.

Do, Usono fieras pri tio, ke ĝi estas la "plej malnova demokratio en la mondo", tamen, ĝia registaroj kaŝadis al la usona civitanoj dokumentojn kiuj, konite de la voĉdonintoj, estus ŝanĝinta ties voĉojn.

Per sia agado, Assange ne endanĝerigas la "demokratio"; kontraŭe, li fortigas ĝin.

feliz123 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2010 7:41:11 alasiri

paulogeyer:Li estis liberigita hodiaŭ, post pagado de £240 mil.

Michael Moore, kiu jam publikis plurajn filmojn pri politikaj aferoj, estis kiu pagis por lia libereco.
Ĉu vi povas evidenti tion?

[Postredakto: mi eble nur ne bone komprenas paĝarojn kiujn mi legas angle]

_
Bonvolu korektu ajn miajn lingvajn erarojn.

Kurudi juu