Al la enhavo

kie vi trovis esperantoparolantojn sen serĉi ilin?

de kingkat, 2010-decembro-14

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-14 18:36:52

Ĉu vi iam trovis esperantoparolantojn hazarde, sen serci ilin, ekzemple dum vi promenis, vojaĝis aŭ trinkis ion en kafejo? Kiel estis la renkontiĝo? ĉu vi konas aliajn kazojn?

Matthieu (Montri la profilon) 2010-decembro-14 19:19:03

Jam okazis al mi.

Unuafoje ĉi-jare en majo: iun sabatmatenon mi iris al la panvendejo kaj tie en la atendovico mi vidis viron kun la T-ĉemizo “Esperanto — Oficiala lingvo de Antarkto”. Mi ege miris, kaj mi alparolis lin por demandi ĉu li parolas Esperanton; li diris, ke li ankoraŭ estas komencanto kaj partoprenas kurson en najbara urbo. Ni iomete babilis kaj interŝanĝis retpoŝtadresojn, sed mi ne plu aŭdis pri li poste.

Ankaŭ iam en la pariza metroo mi hazarde renkontis esperantistinon, kiun mi konas.

Eble mi vidis pliajn, sed kiel scii? Esperantisteco ne estas skribita sur onia vizaĝo.

custinne (Montri la profilon) 2010-decembro-14 19:51:08

Jes, sed en la reto.

De kelkaj semajnoj mi uzas esperantan kaŝnomon ĉe retejo kaj alia esperantisto jam vidis ĝin kaj kontaktis min pro tio.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-14 19:54:01

Mi publikigis mian ekranofoton(pri Xfce) en linŭ.org.ru sur kiu videblis IRC-ilo kun surskribo #esperanto kaj estis kelkaj esperantlingvaj dosierujoj sur laborspaco - paro da homoj komentis mian bildon rekte en Esperanto. rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-14 20:25:50

Antaŭ iom da jaroj, estis kutimo alpingli malgrandan verdan steleton al la roverso de la jako por ke aliaj povu rekoni vin kiel Esperantiston. Tiaj steleto-pingloj ankoraŭ vendiĝas ĉe la Esperanto-Asocio de Britujo (EAB).

Amuze, estis certa snobismo pri la grandeco de la steleto. Movadaj moŝtuloj portis tre malgrandajn.

Ankaŭ popularaj estis steletoj kiujn oni fiksis en butontruo.

Mi memoras kiel steletajn insignojn oni ofte vidis sur la vestaĵoj de homoj dum kongresoj.

kingkat (Montri la profilon) 2010-decembro-14 20:46:45

La kutimo porti steleto-pinglojn ŝajnas al mi tre bela kaj utila. Mi havas unu steleto-pinglon kaj mi fojfoje portas ĝin en la butontruoj, kvankam mi nur iru al la vendejo de mia kvartalo. Ĝi estas la plej rekta maniero trovi esperantistojn ie ajn (mi esperas trovi iam esperantistojn en la vendejo de mia kvartalo!).

Chainy (Montri la profilon) 2010-decembro-14 23:42:15

Mi nur unu fojon renkontis hazarde esperantiston - kiam mi loĝis en Moskvo, kaj la esperantisto venis el Usono. Mi estis tiam nur antaŭ nelonge komencinta lerni la lingvon. Do, ni ne tre sukcese interparoladis! ridulo.gif Espereble, venontfoje estos pli bone!

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-15 11:07:36

Alia rimedo por reklami sian Esperantistecon estas ornami la malantaŭan glacon de la aŭto per adhera plastaĵo 'Esperanto - Internacia Lingvo'.

Tion mi faris, kaj pro manko de garaĝo lasas mian aŭton ĉiam surstrate, sed mi devas konfesi ke, ĝis nun, neniu preterpasanto reagis per noto sub la viŝilo, malgraŭ tio ke tre apude estas lernejo de la angla por alilanduloj kaj do supozeble sufiĉe da eksterlandanoj jam vidis tiu afiŝon sur mia aŭto.

sudanglo (Montri la profilon) 2010-decembro-15 11:22:58

En Francujo, kaj eble ankaŭ en aliaj landoj, funkcias afero sub la nomo 'Café Polyglotte'.

En certa cafejo, inter afiŝitaj horoj, eble unufoje en la semajno (foje pli ofte), regule kunveniĝas homoj kiuj volas ekzerci sin en la parolado de fremdaj lingvoj.

Ĉiu tablo estas dediĉita al certa lingvo kaj tute sen antaŭa anonco oni povas sidiĝi ĉe la tablo laŭ via lingvo-elekto kaj partopreni la konversacion, aŭ simple trinki kaj aŭskulti babiladon.

Estas tia kafejo en Kalezo kaj antaŭ kelkaj monatoj mi renkontis francon kiu informis min ke eĉ tie estas Esperanta tablo, kutime kun 3-4 babilantoj.

Oni povus supozi, ke en granda urbo kiel Parizo la afero funkcias eĉ pli vigle.

Se vi guglos, vi scios pli, aŭ alklaku ĉi tie

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-16 23:54:41

Plurajn fojojn...
- kiam mi legis esperantan libron en la metroo
- esperantisto kun flageto revenanta de kongreso
- veturiloj kun verda stelo gluita sur la malantaŭa parto

Mi provis alian metodon: en tendumejo, mi skribis sur la afiŝan panelon la frazon "samideanoj konatiĝu", sed ricevis neniun respondon.

Mi ankaŭ ŝatis la pingletojn, kiam tiuj estis laŭmodaj.

Reen al la supro