İçerik Görüntüleme

ĉi

başlangıç crescence, 16 Aralık 2010

Mesajlar: 12

Dil: Esperanto

crescence (Profili görüntüle) 16 Aralık 2010 18:51:11

Saluton,

Kie trovi uzmanieroj de la vorto "ĉi" ? Ĉu oni ĝin skribas antaŭ aŭ post la vorto ? "ĉi tie" aŭ "tie ĉi" ? Streketo aŭ ne ? "ĉi tie" aŭ "ĉi-tie" ? ktp.

Dankon al vi.

darkweasel (Profili görüntüle) 16 Aralık 2010 19:04:19

Kiam oni kombinas ĉi kun tabelvorto, oni povas skribi ĝin laŭplaĉe antaŭ aŭ post la tabelvorto. Tie ĉi estas same ĝusta kiel ĉi tie, sed fojfoje la klareco postulas certan vortordon - oni ekzemple ne diru *tie ĉi tiu knabino loĝas, ĉar estas malklare, ĉu ĉi rilatas al tie aŭ al tiu.

En kombino kun tabelvorto, oni ne metas streketon. Oni skribu ĉi tie, kaj ne *ĉi-tie.

Ofte oni renkontas esprimojn kiel ĉi-foruma diskutado = "diskutado en tiu ĉi forumo". Kiam oni tiel kombinas ĉi kun E- aŭ A-vorto, oni ja skribu streketon, kaj oni metu ĉi antaŭ la koncernan vorton.

Fojfoje oni renkontas esprimojn kiel ĉi forumo - mallongigo de ĉi tiu forumo. Tiaokaze oni ne metu streketon. Tio estus same mallogika kiel skribi *la-forumo*tiu-forumo. Krome, tiajn formojn oni ĉiuokaze uzu ŝpare, ĉar laŭ PMEG iuj malkonsilas ilin.

crescence (Profili görüntüle) 17 Aralık 2010 17:35:11

Dankon al vi pro ĉi tiu longa respondo, klara kaj preciza.

Do :

ĉi tiu
ĉi tie

sed :

ĉi-homo
ĉi-vorto

La vortaranĝo "ĉi tiu foruma diskutado" estas stranga...

darkweasel (Profili görüntüle) 17 Aralık 2010 17:37:40

crescence:
ĉi-homo
ĉi-vorto
Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo - mallongigoj de la pli oftaj tiu ĉi homo, tiu ĉi vorto. Oni ne metas streketon inter ĉi kaj O-vorto, sed ja inter ĉi kaj A- aŭ E-vorto.

Eble tio ŝajnas al vi mallogika, sed la saman oni faras kun similaj vortoj: tiu nokto - tiu-nokta dormo (aŭ tiunokta dormo).

crescence (Profili görüntüle) 17 Aralık 2010 17:59:12

darkweasel:
Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo
Mi kredis, ke mi trebone komprenis la lecionon ! rideto.gif

Dua ekzerco :

ĉi tiu
ĉi tio
ĉi tie

ĉi homo
ĉi vorto

ĉi-historia libro
ĉi-hejme

darkweasel (Profili görüntüle) 17 Aralık 2010 18:29:30

crescence:
darkweasel:
Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo
Mi kredis, ke mi trebone komprenis la lecionon ! rideto.gif

Dua ekzerco :

ĉi tiu
ĉi tio
ĉi tie

ĉi homo
ĉi vorto

ĉi-historia libro
ĉi-hejme

Rogir (Profili görüntüle) 18 Aralık 2010 11:36:08

Ne uzu ĉi sen alia tabelvorto antaŭ substantivo (o-vorto). Oni povas uzi ĝin kun adverbo aŭ adjektivo kun streketo.

darkweasel (Profili görüntüle) 18 Aralık 2010 12:32:28

Rogir:Ne uzu ĉi sen alia tabelvorto antaŭ substantivo (o-vorto).
Vidu la PMEG-ligilon donitan de tommjames. Kvankam tion eble ne ĉiuj akceptas, PMEG opinias ĝin ebla. Certe estas pli "bonstile" skribi tiu ĉi homo ktp.

chicago1 (Profili görüntüle) 3 Ocak 2011 20:24:57

Saluton de Chicago, kaj bona novjaron! Mi'stas nova uzulon de Esp. Ĉi tio 'stas mia primo mesaĝon je ĉi retpaĝo.

Me vidis la antaŭa mesaĝo pri la vorton "ĉi." Mi lernigis Esp de profesoro en Madison (Univ de Wisconsin) kiu volis ŝanĝi kelkaj aĵoj d'Esp - inkluzive la markilo "ĉi" en laj korelativoj. Li odiis la uzon da "ĉi" kiel la universala markilo pro laj korelativoj, kauze de la konfuzo kun "ĉi" kiel "this" (au "ce" en la franca). Ĉu vi vidis konfuzon kun tion? (Li rezonis uzi "ĉu-" anstataŭe...kiel ĝi'stas simila al "tout" en franca..)

Başa geri dön