Al la enhavo

Vojaĝi tra la spaco

de Hispanio, 2010-decembro-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2010-decembro-18 01:44:33

Kion vi opinias? Ĉu ni, la homaro, iam povos vojaĝi al aliaj steloj, aŭ al aliaj stelaregoj (galaksioj)? Ĉu ni iam povos loĝi sur aliajn planedojn?

Eble ni neniam povos vojaĝi pli rapide ol la lumo, sed pere de generaciaj ŝipoj jes.

Interesa demando, ĉu ne?

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-18 03:31:35

Mi pensas ke homa kosmovojaĝo estas ebla, kaj ke homoj, iam, povos loĝi sur aliajn planedojn. Se ni povas loĝi en Antarkto aŭ subakve, ne estas tro malfacile loĝi sur aliajn planedojn.

Sed, homoj bezonus intereson/gravecon/karoto (Ang: "incentive") por atingi tiel miriga celo, kiel pro milito, loĝantaro tro granda, rimedoj, ktp.

Sed mi esperas ke homoj povos vojaĝi kosme ne pro militemo aŭ timo aŭ malsato, sed pro aventuremo kaj scivolemo, esperinde sekure kaj sendanĝere! rideto.gif

(Aaa, mia pli granda Esperanta mesaĝo en longa tempo! Mi bedaŭras pro iuj ajn eraroj!)

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-decembro-18 10:43:11

Se la homaro travivas sufiĉe longan tempon, mi opinias ke ni vojaĝos inter la steloj. Certe ni kontinuos sendi aĵojn tien. Mi opinius ankaŭ ke generaciaj ŝipoj estas konstruotaj en la futuro. Mirinda!

(Mi ne volas difekti la temon, sed mi pensas ke la plej stanga afero ĉi tie estas longa Esperanta mesaĝo de Ceigered! ) lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-18 11:09:30

Roberto12:
(Mi ne volas difekti la temon, sed mi pensas ke la plej stanga afero ĉi tie estas longa Esperanta mesaĝo de Ceigered! ) lango.gif
Jes, vi pravas. Tio kaj la karoto! okulumo.gif

glig (Montri la profilon) 2010-decembro-18 11:15:34

Ah, ĉiam kiam mi ekpensas pri la spaco kaj pri eblaj estontaj kosmovojaĝoj, mi tiam kvazaŭ jam estas en la spaco.

Ĉu ni povos atingi stelojn, mi ne scias ĵuste, ĉar steloj estas iomete varmegaj, ĉu ne lango.gif ? Sed atingi aliajn planedojn kaj malkovradi ilin estos sendube nia estonteco.

Eble la vojaĝo al Marso estos pretanta por kelkaj jaroj. Tio estos mojose! Sed estas ankoraŭ antaŭ ni multaj malhelpaĵoj kiel fari tion, ekzemple, longtempa vojaĝo (nur al Marso daŭros ĉirkaŭ 250 tagoj) kaj kosma radiado - tio estas malbone por kozomonautoj! (ili ekhavus kanceron pli rapide ol homoj sur la Tero).

Jen mojosa retpaĝo pri aspekto de la kolonizado de Marso:

http://www.exploremarsnow.org/

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-18 12:23:15

horsto:
Roberto12:
(Mi ne volas difekti la temon, sed mi pensas ke la plej stanga afero ĉi tie estas longa Esperanta mesaĝo de Ceigered! ) lango.gif
Jes, vi pravas. Tio kaj la karoto! okulumo.gif
Mi amas miajn karotojn, ili donas al mi noktvidpovo (vitamin A) lango.gif

Mi nun devas demandi al la uzantoj de la angla forumo kio la esperanta vorto por "incentive" estas...

(Por la homoj kiuj ne komprenas mian komenton pri la karoto, mi aludis tiun)

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-18 12:44:02

ceigered:

Mi nun devas demandi al la uzantoj de la angla forumo kio la esperanta vorto por "incentive" estas...
Kion vi volas esprimi? ĉu instigo, motivo, kialo

ceigered (Montri la profilon) 2010-decembro-18 15:37:11

horsto:
ceigered:

Mi nun devas demandi al la uzantoj de la angla forumo kio la esperanta vorto por "incentive" estas...
Kion vi volas esprimi? ĉu instigo, motivo, kialo
Jes, tiuj vortoj estas bonegaj por mia intenco. Mi kredas ke homoj eble bezonos motivo/instigo/stimulo/ktp-n por voli kosmovojaĝegi, ĉar ofte homoj ne vidas/kompreni* kiel kosmoscienco povas helpi terajn aferojn.
Probable motivo/ktp rilate al tia teraj aferoj.

(*mi ne ŝatas la uzon de tiu vorto en tiu ĉi kunteksto, ĉar ĝi bedaŭrinde estas iomete insulta al homoj... Ili povas kompreni la helpo de kosmoscienco, sed ili ne pensas aŭ kredas ke ĝi estas necesa aŭ bona uzado de publikaj monon kaj energion, kaj tio estas kredrajto)

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-18 15:43:50

Hispanio:...Eble ni neniam povos vojaĝi pli rapide ol la lumo...
Oni ne povas vojaĝi nuntempe, estas tro da neĝo ĉiuloke.
sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-decembro-18 17:44:59

Mi ŝatas sciencfikcion kaj tial mi volonte vojaĝus en la kosmo. Sed mi pensas ke tio neniam okazos.

Rilate la homaron mi opinias ke la homoj ne restos tiaj, kiaj ili nun estas. La homoj baldaŭ komencos manipuli la genojn kaj eble ankaŭ kombini teknikon kun homoj, tiel ke estiĝos novaj estaĵoj, pli inteligentaj kaj eble senmortaj.
Aŭ eble la homaro kreos novajn artefaritajn inteligentajn estaĵojn, kiuj superas la homojn kaj ne plu bezonas ilin.

Tiam, estonte, la tempo ne plu gravas kaj oni povas vojaĝi laŭvole en la kosmo. Aŭ eble oni eĉ trovos manieron vojaĝi multe pli rapide ol la lumo.

Reen al la supro