目次へ

Interestaj fotoj pri Nordkoreujo

ceigered,2010年12月18日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

ceigered (プロフィールを表示) 2010年12月18日 3:24:50

Mi ne scias ĉu tiu ĉi loko estas la ĝusta loko por tiu ĉi temo, sed mi pensas ke tiuj ĉi fotoj estas tre interesaj. Mi bedaŭras se oni jam sendis tiun ĉi ligilon!

Fotoj pri Nordkoreujo (subteksto estas en la angla bedaŭrinde)

patrik (プロフィールを表示) 2010年12月18日 7:41:46

La edzino de Bertilo ankaŭ kaptis tiajn fotojn. okulumo.gif

Jen (en la germana kaj Esperanto):
Unua fotalbumo
Tria fotalbumo
Kvara fotalbumo

ceigered (プロフィールを表示) 2010年12月18日 9:29:19

Mirigege! Belaj fotoj! Dankon pro la ligiloj Patrik!

Greedn (プロフィールを表示) 2010年12月18日 10:42:02

1984

ceigered (プロフィールを表示) 2010年12月18日 12:16:31

Greedn:1984
Jes, la nacio similas tiun libron, mi opinias...

Miland (プロフィールを表示) 2010年12月19日 16:02:25

Jen BBC filmo pri la spertoj de brita raportistino en Nord-Koreio, kaj ŝiaj klopodoj (plimulte vanaj) sciiĝi pri la vivo por kutimaj civitanoj (averto; ĝi enhavas maltrankviligajn bildojn).
Parenteze, le filmo rivelas, ke Nord-Koreianoj ne rajtas uzi la mondan interreton; estas enlanda sistemo por elitaj studentoj.

ceigered (プロフィールを表示) 2010年12月20日 10:23:21

Miland:Jen BBC filmo pri la spertoj de brita raportistino en Nord-Koreio, kaj ŝiaj klopodoj (plimulte vanaj) sciiĝi pri la vivo por kutimaj civitanoj (averto; ĝi enhavas maltrankviligajn bildojn).
Parenteze, le filmo rivelas, ke Nord-Koreianoj ne rajtas uzi la mondan interreton; estas enlanda sistemo por elitaj studentoj.
Interesege!
(Tamen, La raportistino eble demandis al kelkaj homoj tre strangaj demandoj! Kiel la floroj por la mortinta estro, kio estas stranga pri tio? Sed la respondo el la juna ino estis pruvo ke estas sukcesa estrokulto en la nacio, sed mi ankoraŭ opinias ke la origina demando de la raportisto estis iomete stranga... demando.gif).

yugary (プロフィールを表示) 2010年12月24日 7:26:27

Tre interesaj, belaj fotoj!

Estas iom strange ke en la priskriboj de la fotoj la Nordkoreuja urbeto Cheongseong (elparolo: Ĉhŏŋsŏŋ) estas nomata "Qing Cheng", laŭ la ĉina elparolo.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年12月24日 10:17:16

ceigered:
Greedn:1984
Jes, la nacio similas tiun libron, mi opinias...
Nu certe, sed kiel ŝi diras komence de la filmo: NordKorea estas tiom "20a jarcento". Ŝajnas al mi tre prava, ke ĝi spegulas diversgrade la nazian germanion, stalinan rusion, iaman ĉinion, japanion, italion, Francion,... kaj eble eĉ iama Usono (mi pensas pri la McCarthy tempo, kaj ĉiama militindustria komplekso).

先頭にもどる