לתוכן העניינים

Esperanto donis sencon al mia vivo. Esperanto kiel terapio

של kingkat, 18 בדצמבר 2010

הודעות: 11

שפה: Esperanto

zeruffu (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2011, 22:13:37

Saluton
Mi ne havis la saman eksperimenton,sed mi povas diri kiom multe daris al mi la esperanto.
Mi estas korsikano. En Korsiko, pro la politiko de la franca Ŝtato, la lingvo korsika estis batalata dum du jarcentoj. Hodiau, ni, la Korsikanoj, laboras arde por rivivigi ĝin, kiel faris la Catalunoj por ilia lingvo. Sed estas tre malfacile, ĉar ni trapasis edukadon ties celo estis fari kredi ke nia lingvo - kaj kulturo - estis senvaloraj. Tia edukado produkas ankau ĝian efekton, nuntempe. Ekzemple, se vi parolas korsikane al maljuna persono, li respondos certe al vi france, kaj malvarmege; kaj se nun vi provas paroli korsikane al unu juna persona vi havas du ŝancojn : au li lernis la lingvon kaj tiam ĝioas respondi al vi korsikane, au li ne lernis ĝin kaj dum respondos france kaj ĝene,samtempe honte.
Kiam persone mi decidis lerni finfine la korsikanan, la lingvon de miaj prapatroj, mi devis surpasi tian stultan honton kiu vere estas nuntempe la veneno de nia lando.
Nu, kio helpis min estis precize lerni esperanton. Ĉar kiam vi parolas kaj lernas esperanton, vi neniam hontas, ĉar estas de komence neutrala lingvo.
Mi pensas do ke la esperanto povas kuraci la tutajn psicologiajn malojn kiuj originiĝas en lingvaj problemoj, tiel la koloniaj, la deradikeciaj, la komunikilaj, ktp...
Mi persone devas multe al la esperanto.

לראש הדף