Kwa maudhui

Esperanto donis sencon al mia vivo. Esperanto kiel terapio

ya kingkat, 18 Desemba 2010

Ujumbe: 11

Lugha: Esperanto

kingkat (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 10:14:25 alasiri

Antaŭ kelkaj jaroj mi havis gravan malsanon (kiun mi preferas ne memori) kaj aliajn gravajn personajn problemojn trafis min kaj mian familion. Mi multe suferis kaj perdis emon vivi. Mi ne plu volis vivi kaj nenio en la mondo plaĉis al mi. Krom tio mi havis grandan krizon de valoroj, mi tute perdis intereson je la aferoj kiujn mi ŝatis ĝis tiam kaj la fidon je iu ajn kredo, filozofio aŭ religio. Nenio plu havis sencon por mi.

Sed iu bona tago mi malkovris Esperanton kaj ekde tiam ĝis nun ĝi estas tio, kio plej senco, iluzio kaj espero donas al mia vivo. Por mi Esperanto estas kiel medicino por la spirito, kiel konsolo por la koro, kiel amiko por la intelekto, kiel hobio vere sana, kaj multe plu. Povas okazi io ajn, sed mi ĉiam havos Esperanton.

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 10:21:11 alasiri

Saluton kingkat, mi deziras al vi ke vi plu ĝuu Esperanton kaj trovu multajn amikojn!

Ĉion bonan al vi!

mpeg (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 7:48:54 asubuhi

Krom tio mi havis grandan krizon de valoroj
Ĉu krizo de valoroj ĉesis? rideto.gif

Ĉu depresio forpasis per Esperanto tute sen medikamentoj?

senkulpa.gif

zaratustro (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2010 6:01:30 alasiri

Gratulojn amikon.Estas granda ĝojo vidi kion esperanto povas fari. Mi pensas ke Esperanto estas pli ol lingvo. Tie vi havos multajn geamikojn.

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 6:23:27 alasiri

kingkat:iu bona tago mi malkovris Esperanton kaj ekde tiam ĝis nun ĝi estas tio, kio plej senco, iluzio kaj espero donas al mia vivo. Por mi Esperanto estas kiel medicino por la spirito, kiel konsolo por la koro, kiel amiko por la intelekto, kiel hobio vere sana, kaj multe plu. Povas okazi io ajn, sed mi ĉiam havos Esperanton.
Jes, travivaĵo de internacia amikeco havas ian mistikan forton. La homaro estis unueca dekomence. Multnacieco estas malsano. Eble, tiu malsano eĉ povas influi al persona korpa stato de iu homo. Tiuokaze Esperanto povas eĉ resanige influi al la malsanon. Kial ne?

36lima (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 6:50:48 alasiri

palaman:Multnacieco estas malsano.
Mi ne konsentas kun via dirajo. Maltoleremo por aliaj kulturoj estas malsano (precipe por la malgrandaj kulturoj) sed, mi kredas ke multanacieco subtenas multajn kulturajn.

Tio estas mia opinio.

Mi feliĉas ke kingkat nun estas pli bona kaj ĝuas vivon.

Tutan la plej bonan al vi!

Kelly

mathieubriere (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 11:15:35 alasiri

La vivo ofte ne facilas. Mi kredas ke tre gravas trovi kaj elekti farindaĵojn kaj ŝataĵojn por plibone elteni la malagrablajn momentojn.
Esperanto povas esti unu el tiuj aĵoj.

ContextSwitch (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 4:24:17 alasiri

Mi mem ofte sentas tiel sed estas grave rememori, ke la sola konstanta afero estas ŝanĝo. Tiuj sentoj ŝanĝos, kelkafoje vi saniĝos kaj kelkafoje vi malsaniĝos, estas nature.

Ĉiutage, provu vivi kaj akcepti ĉion tagon kaj kion ajn ili alportas, bonan kaj malbonan.

36lima (Wasifu wa mtumiaji) 21 Januari 2011 4:39:40 alasiri

ContextSwitch:
Ĉiutage, provu vivi kaj akcepti ĉion tagon kaj kion ajn ili alportas, bonan kaj malbonan.
Bona konsilo! Mi aldonus, ŝangu kion vi povus kaj ne zorgu pri tio, kion vi ne povas ŝangi.

Tamen, ĝi estas pli facila diri ol fari. rideto.gif

palaman (Wasifu wa mtumiaji) 1 Februari 2011 6:29:06 alasiri

36lima:
palaman:Multnacieco estas malsano.
Mi ne konsentas kun via dirajo. Maltoleremo por aliaj kulturoj estas malsano (precipe por la malgrandaj kulturoj) sed, mi kredas ke multanacieco subtenas multajn kulturajn.
mi kredas ke interkompreno ne malriĉigas homojn kulture, sed tute male: pli riĉigas ilin ol la separo kultura kaj lingva.

Kurudi juu