Til innholdet

Administristaro kaj stultulestro :)

fra Andreo Jankovskij,2010 12 19

Meldinger: 2

Språk: Esperanto

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 12 19 02:36:01

rido.gif

A: Ni estas granda teamo.
S: Mi estas reĝo de stultuloj.

A: Ni pli-malpli scias kion ni volas atingi en estonteco kaj pretas moviĝi.
S: Mi pensas ke se ni faros la samon kiel pasintjare (nenion), do jam estos sufiĉe multe.

A: Ni okupiĝas pri multaj tendencoj.
S: Mi okupiĝas pri malbona situacio.

A: Gravas tio kio estas ĝuste.
S: Gravas nur tio kies estas la kulpo.

A: Ni laboras kiel granda teamo.
S: Mi mem ordonas kaj kontrolas.

A: Ni laboras kun motivado...
S: Mi laboras per devigado...

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 12 19 12:45:33

lango.gif

Pri organizado de eventoj.

Bonaj organizantoj ne scias kion volas partoprenantoj. Do, ili demandas ilin.

Malbana organizanto ĉiam scias kion volas partoprenantoj.

Tibake til toppen