Vai all’indice

Konsiloj por ĉesi fumi

di kingkat, 19 dicembre 2010

Messaggi: 14

Lingua: Esperanto

fizikisto (Mostra il profilo) 22 dicembre 2010 07:49:29

Kolego mia, kiu antaŭe fumis kaj tute ne sportis, ĉesis fumi antaŭ kelkaj jaroj. Li uzis nikotinajn plastrojn, do la korpo plu ricevis nikotinon, tamen li alkutimiĝis al nefumado. Iom post iom li uzis malpli da plastroj. Samtempe, li komencis sportadon por ke li ne plipeziĝu.

Hodiaŭ, tiu kolego ne fumas, malpeziĝis, multe sportadas kaj estas pli sana ol antaŭe. Eblas fari tion!

zaratustro (Mostra il profilo) 22 dicembre 2010 16:26:02

Mi ĉesis fumi dum ses monatojn, kaj faris tion kun kuraĝo. Ne trovos pli granda afero por forlasi fumi ol kuraĝo.
Unu kuracisto diris min unu fojon ke kiam mi povus kisi unu virinon kaj senti ke siajn kisojn estas pli bonaj ol kiam mi fumas , mi povos senti ke estas pli bona ne fumi ol fumi. Ankaŭ la kuracisto diris ke kiam mi mangus kaj mi trovus pli bona gustumi, mi sentus pli bone pri tio.
Se vi volas vi povas, nuer vi bezonas kuraĝon.

darkweasel (Mostra il profilo) 22 dicembre 2010 16:45:43

Kiel facile oni povas ĉesi fumi, dependas ankaŭ de tio, kiom oni fumas. Mia avino ĝis antaŭ kelkaj jaroj fumis kelkajn cigaredojn tage (sed ne multajn) kaj ŝi fakte sukcesis ĉesi tuj - unu tagon, ŝi simple ne plu tuŝis cigaredon, kaj post monato ŝi reprovis kaj jam trovis tion tute naŭza!

Paulinho (Mostra il profilo) 31 dicembre 2010 13:40:19

Mi volas ĉesi fumi jam de multaj jaroj, sed nun mi havas ekonomiajn problemojn pro la krizo kaj mi necesas forlasi la cigaredojn pli ol neniam. Ĉu vi iam ĉesis fumi? Kiel estis via sperto? Kiujn konsiloj vi donus al mi? Estas ege, ege malfacile pasigi eĉ unu tago sen fumi. La sekvan tagon ĉiam mi denove aĉetas tabakon.
Mi uzis horloĝon. Mi ne ŝercas. Mi determinis: Dum la unua semajno (aŭ dekkvin tagoj) mi nur fumis la ok horoj matene. Post, dum dua periodo nur la naŭ. KTP. La deziro ankaŭ fariĝis malfrue. Kiam alvenis la kvara horo posttagmeze mi diris: ne pluen... Hodiaŭ mi estas 58-jara homo. Tiam mi estis 34 jara...

Torna all’inizio