Ku rupapuro rw'ibirimwo

u x / ŭ

ca, kivuye

Ubutumwa 16

ururimi: Esperanto

crescence (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2010 12:22:44

AlfRoland:Ĉu vere tia konvertado necesas hodiaŭ? Kiom da Lernu-anoj havas komputilon, kiu ne scipovas uzi UTF-8 (Unikodon)? Kaj por Linukso kaj por Vindozo estas helpprogramoj kiuj ebligas skribi korekte jam komence.
Mi konsentas kun vi en tio...

horsto (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2010 14:02:18

Mi iam jam skribis tion: Estus bonege se oni povus limigi la efikon de kelkaj butonoj nur al teksto antaŭe markita. Tio solvus ankaŭ ĉi tiun problemon.

mat956 (Kwerekana umwidondoro) 21 Kigarama 2010 14:57:02

Tiu problemo ankaŭ okzas en la E-a versio de Vikipedio.
Simple disigu u disde x aŭ faru tiel: u'x

Eddycgn (Kwerekana umwidondoro) 31 Kigarama 2010 18:17:54

crescence:Kiam mi skribas la literojn "u x" oftajn en la franca lingvo (sur la franca forumo), la literoj estas ŝanĝataj en "ŭ". Ĉu eblas korekti tiun programeraron ?
Mi uzas × anstataŭ x.

× = Alt+0215

je peu× je veu×

marcuscf (Kwerekana umwidondoro) 25 Nzero 2011 12:26:55

AlfRoland:Ĉu vere tia konvertado necesas hodiaŭ? Kiom da Lernu-anoj havas komputilon, kiu ne scipovas uzi UTF-8 (Unikodon)? Kaj por Linukso kaj por Vindozo estas helpprogramoj kiuj ebligas skribi korekte jam komence.
Mi opinias ke ankoraŭ necesas. Ofte oni ne estas ĉe sia propra komputilo aŭ ne rajtas/volas instali programon. Aŭ eble oni uzas poŝtelefonon por skribi esperante, kaj la operaciumoj de tiaj porteblaj komputiloj estas multe pli buntaj ol la triopo Windows/Linu'x/MacOS. Ve, kelkfoje mi interretumas eĉ per mia Nintendo DSi!

Mia opinio estas ke la plej bona solvo estus tuja aŭtomata konvertilo per Javascript, tiel ke oni povus tuj vidi ĉu u'x fariĝis ŭ aŭ ne. Se u'x fariĝis ŭ, oni povos malfari la konverton per aldona ikso, same kiel oni faras per Tajpi aŭ en Wikipedia.

Dum mi tajpas ĉi tion, mi ne povas vidi ĉu la apostrofo: u ' x vere funkcias. Mi nur povos vidi tion post la sendo.

Redakto: Jes, la apostrofo funkcias! Mi aldonas ke tuja konvertilo funkcios se la sistemo jam subtenas Unikodon, kaj nur mankas esperanta klavaro. Mi pensas ke tio estas ofta okazo.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 25 Nzero 2011 12:48:51

Eddycgn:
Mi uzas × anstataŭ x.

× = Alt+0215

je peu× je veu×
Bonan ideon : je veu× / au×. Mi tion bone memoros !

Subira ku ntango