Kwa maudhui

Kie estas nun neĝo?

ya pl74, 22 Desemba 2010

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

pl74 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 9:41:08 asubuhi

Mi estus scivola, kie estas nun neĝo. Mi tre ŝatas neĝon, kaj kiam mi estis infano, en Hungario en vintro ofte estis neĝo. Sed nuntempe, granda neĝo estas malofta afero.Kaj Blanka Kristnasko estas tre malofta.

espero07 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 10:34:47 asubuhi

pl74:Mi estus scivola, kie estas nun neĝo. Mi tre ŝatas neĝon, kaj kiam mi estis infano, en Hungario en vintro ofte estis neĝo. Sed nuntempe, granda neĝo estas malofta afero.Kaj Blanka Kristnasko estas tre malofta.
Mi loĝas en Japanio. Kiel konate nia lando situas de nordo ĝis sudo. Nun troviĝas neĝo en nord-orienta parto de Japanio. La nomo estas la insulo Hokaidou kaj orient-norda regiono de la insulo Honŝuu. sal.gif

Juippi (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 12:26:11 alasiri

Ĉi tie, en Finnlando, estas neĝo, ĉe suda bordaro eĉ da multe. Kaj oni opinias ke daŭras longe ridulo.gif

Mi pensas ke en Hungario troviĝas neĝon en Budapesta, de monto de Buda. Mi nome vizitis tie kaj trovis domon kun ŝildo "Síiskola"

Estis somero, do mi ne vidis la neĝon.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 12:42:54 alasiri

pl74:Mi estus scivola, kie estas nun neĝo. Mi tre ŝatas neĝon, kaj kiam mi estis infano, en Hungario en vintro ofte estis neĝo. Sed nuntempe, granda neĝo estas malofta afero.Kaj Blanka Kristnasko estas tre malofta.
Mi loĝas sude de Hispanio. Ĉi tie neĝas malofte, nur pluvas kaj kelkfoje pluvegas. Sed norde de mia lando, la neĝo nun troviĝas preskaŭ ĉie. Ni, suduloj, nur suferas la malvarman aeron sendita de niaj nordkunuloj. rideto.gif

Amike.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 3:55:04 alasiri

En Vieno, Aŭstrujo nun estas neĝo, kiu tamen bonŝance jam iom forfandiĝas. Mi malŝatas neĝon, sed verŝajne ĝi ankoraŭ restos dum iom da tempo, laŭ la veterprognozo ... malgajo.gif

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 6:49:11 alasiri

darkweasel:En Vieno, Aŭstrujo nun estas neĝo, kiu tamen bonŝance jam iom forfandiĝas. Mi malŝatas neĝon, sed verŝajne ĝi ankoraŭ restos dum iom da tempo, laŭ la veterprognozo ... malgajo.gif
En Prago kaj certe en la tuta Ĉeĥio ankaŭ kuŝas neĝo. Ne multe, en malaltejoj nur 10-20 cm, sed en montaroj pli ol duonmetro. Ankaŭ mi senpacience atendas printempon!

Leporino (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2010 6:50:50 alasiri

En la tuta Germanio ni havas neĝon. Kristnasko estos blanka... rideto.gif

manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 24 Desemba 2010 3:08:59 alasiri

formiĉjo:
Leporino:En la tuta Germanio ni havas neĝon. Kristnasko estos blanka... rideto.gif
Neĝis en NovJorko antaŭ du semajnoj, sed nun ĉio estas for. Tre malvarmas (0° C), tro malvarma por neĝi)
?
Male mi dirus, ke 0°C estas normala temperaturo por neĝi.
Super 0°C en la atmosfero, ne neĝos, sed pluvos (almenaŭ formita neĝo ne tenos longe surstrate kun pozitiva temperaturo)
Kaj sub 0°C, tute eblas neĝi ankaŭ, depende de la malsekeco de l'aero. Ju pli malseka sub 0°C, des pli granda risko de neĝo !
sal.gif

manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 25 Desemba 2010 10:31:49 asubuhi

formiĉjo:
manu_fr:
?
Male mi dirus, ke 0°C estas normala temperaturo por neĝi.
Super 0°C en la atmosfero, ne neĝos, sed pluvos (almenaŭ formita neĝo ne tenos longe surstrate kun pozitiva temperaturo)
Kaj sub 0°C, tute eblas neĝi ankaŭ, depende de la malsekeco de l'aero. Ju pli malseka sub 0°C, des pli granda risko de neĝo !
sal.gif
Mi eraris. La temperaturo estis -6 C (20 F)
ne gravas !
Ĉu vi scias kion ?
Neĝas nuntempe ĉe mi ! Estas sufiĉe rara sudfrancie por anonci ĝin tutmonde !
Kaj temperaturo estas ekzakte 0°C ekstere okulumo.gif

alonsososo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Desemba 2010 6:51:08 asubuhi

Ĉi tie en sudanglio normale ne havas multe da neĝo, sed nun ni havas tro multe kaj estas problemo por tuta societo. Mi mem tre ŝatas neĝon, sed mi renkontigis nur malmulte da anglaj homoj kiu ĝin ŝatas, sed mia domo estas ne reale warma.

Kurudi juu