글: 5
언어: Esperanto
fizikisto (프로필 보기) 2010년 12월 23일 오후 2:12:15
Kiel oni nomas iun, kiu prefere uzas sian dekstran/maldekstran manon? La vortojn "dekstrulo" kaj "maldekstrulo" oni ja uzas por politika direkto. Ĉu oni povas uzi ilin ankaŭ por la preferata mano? Ĉu vi havas pli taŭgan proponon?
Mi deziras al ĉiuj ĝojan Kristnaskon!
darkweasel (프로필 보기) 2010년 12월 23일 오후 2:25:01
AlfRoland (프로필 보기) 2010년 12월 23일 오후 3:18:50
darkweasel:Eble (mal)dekstramanulo.Ŝajnas esti bona propono, mia vortaro proponas "dekstramana" kiel adjektiva formo.
黄鸡蛋 (프로필 보기) 2010년 12월 23일 오후 4:27:21
REVO:dekstruloDume en la Reta Vortaro dekstrulo havas ambaŭ signifojn. Same maldekstrulo.
1.
Tiu, kiu uzas kutime la dekstran manon por skribi, labori ks.
2. TEZ
POL Persono apartenanta al la konservemaj aŭ reakciaj partioj, kiuj tradicie sidas en Parlamentejo dekstre de la prezidanto.
sinjoro (프로필 보기) 2010년 12월 24일 오후 1:35:16
Mi salutas ĉeokaze ĉiujn, kiuj samkiel mi estas maldekstruloj en ambaŭ signifoj