ورود به محتوا

Kristnaska enigmo

از fizikisto, 23 دسامبر 2010

پست‌ها: 13

زبان: Esperanto

fizikisto (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2011،‏ 9:40:48

Kaj nun mi trovis, ke eĉ la formulo x*y*z por la paŝoj ĝis la unua ludanto malgajnas estas malĝusta! Ho ve, mi kredas ke mi bezonos multe da cerbumado por la solvo...

fizikisto (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2011،‏ 20:53:20

Post kalkulado de la nombro de paŝoj por kelkaj malgrandaj nombroj oni povas diveni simplan formulon kaj la pruvo estas sufiĉe facila.

Do, por 3 ludantoj, la nombro de paŝoj ĝis la ludo finiĝas estas x*y+y*z+x*z.
Fakte, mia unua propono ne estis tiel malbona! lango.gif

Tiu estis tre interesa problemo!

Sxak (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2011،‏ 0:53:08

fizikisto: x*y+y*z+x*z.
Ĝuste. Fakte ankaŭ mi solvis ĝin per kalkulado de malmultaj x+y+z kaj penante diveni la formulon, kaj kiam mi trovis ĝin, mi nur kontrolis, ĉu ĝi konformas al la nepra ekvacio kaj al la randaj kondiĉoj.

بازگشت به بالا