본문으로

Sakraĵoj kaj insultoj

글쓴이: LVX, 2010년 12월 25일

글: 10

언어: Esperanto

LVX (프로필 보기) 2010년 12월 25일 오후 10:49:07

Mi trovis la sekvantan:

aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido), azeno, fojnkapulo, [kret-kapa] kreteno, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa parolemo), bandito (pro rabemo, eksterleĝaj agoj), besto (pro krudeco, malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), ĉarlatano (pro trompado de la publiko), ĉiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraŭ virino pro malmorala konduto), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (pro reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia konduto), frenezulo (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico), fuŝulo, sentaŭgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontraŭsocia konduto), hundaĉo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco), klaĉulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco, krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), naŭzulo (pro naŭzeco), parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro manĝemo, malpureco, abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza elturniĝemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), ŝovinisto (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro kontraŭesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo). Nu jen, vi fariĝis fakulo pri insultoj. Se, tamen, ili al vi ne sufiĉas aŭ estas tro molaj aŭ tro malmolaj, vi povas fantazii kaj elpensi novajn insultojn aŭ uzi la universalan vorton «zozo».
Aldonu kelkaj aliajn, kaj ekspliku la difino, se necesas.

LVX (프로필 보기) 2010년 12월 25일 오후 10:53:38

Iru al la diablo!, For!, Putru for!, Forlavu vin!, Forbalau vin!, Forblovu vin!, Ruliĝu!, Ruliĝu kolbase!, Eĉ via odoro ne estu ĉi tie!, Dissaltu kiel obstinaj baroj de miljaroj! (aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof «La espero»).

LVX (프로필 보기) 2010년 12월 25일 오후 11:09:12

null
Ĉu vi scias libroj aŭ aliaj fontoj kiuj pritraktas ĉefe pri sakraĵoj?

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 12월 26일 오후 1:26:46

Mi konas tiun adreson por tabuaj vortoj:

http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

Parabéns

LVX (프로필 보기) 2010년 12월 26일 오후 2:52:30

Eddycgn:Mi konas tiun adreson por tabuaj vortoj:

http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

Parabéns
Saluton,
Vi skribis Parabéns (gratulon), sed pro kio?
Ĝis!

LVX (프로필 보기) 2010년 12월 26일 오후 3:27:22

Mi kontrolis la paĝo dankon, sed mi dubas pri kelkaj esprimoj, eble vi povus klarigi ĝin al mi. Ĉefe en la sekcio Esprimoj kaj sakroj:
Kio vere signifas Aktoj de la Akademio!?
Fundamenta Krestomatio!?

Estas interesa l´ esprimo Navigi per vaporo aŭ velo (esti biseksa).
En Brazilo almenaŭ en mia regiono ni diras "ke tiu ulo tranĉas ambaŭflanke"

Ĉu ĝin similas al la vian?

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 12월 26일 오후 3:53:49

LVX:
Eddycgn:Mi konas tiun adreson por tabuaj vortoj:

http://www.aliaflanko.de/artikloj/text/tabu.html

Parabéns
Saluton,
Vi skribis Parabéns (gratulon), sed pro kio?
Ĝis!
Parabéns por la nova jaro...! Au por via fileto.
Bedaŭrinde ne estas ĉiam ekspliko aŭ traduko de la fivortoj. Mi ankaŭ ne komprenas multaj el ili. "Akto de la Akademio" estas ekzemplo

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 12월 26일 오후 3:58:24

LVX:... tiu ulo tranĉas ambaŭflanke
Germane oni diras "li estas el ambaŭ bordoj"
(mi loĝas en Germanio)

formiĉjo (프로필 보기) 2010년 12월 28일 오전 9:05:04

Eddycgn:
Germane oni diras "li estas el ambaŭ bordoj"
(mi loĝas en Germanio)
Angle oni diras "balanci ambaŭajn vojojn"
to swing both ways

Sxak (프로필 보기) 2010년 12월 28일 오후 2:12:00

LVX:Dissaltu kiel obstinaj baroj de miljaroj! (aludo pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof «La espero»).
ĉu ne muroj?

다시 위로