Į turinį

Ĉu ekzistas InterSlav aŭ simile kiel InterRom en aliajn lingvfamiliojn?

DaniBCN, 2010 m. gruodis 31 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

DaniBCN (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 31 d. 16:41:11

Ĉu vi aŭdis pri interRom, la metodo kiu helpas vin ne paroli sed kompreni multe da lingvojn kiu venas el la latina?

Ĉu ekzistas la saman por la Slavaj lingvojn ekzemple? Mi sias ke la radiko "narodni" singnifas "nacia" en la Rusa kaj anktaŭ en la ĉejia ĉu ne?

DaniBCN (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 31 d. 17:34:56

vidas vandenis:
DaniBCN:Ĉu vi aŭdis pri interRom, la metodo kiu helpas vin ne paroli sed kompreni multe da lingvojn kiu venas el la latina?

Ĉu ekzistas la saman por la Slavaj lingvojn ekzemple? Mi sias ke la radiko "narodni" singnifas "nacia" en la Rusa kaj anktaŭ en la ĉejia ĉu ne?
Vi serĉu SLOVIO.
Interesege! dankon!

ĉu vi scias se ekzistas la saman kun aliajn lingvfamiliojn krome?

cellus (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 31 d. 18:23:13

Ja ekzistas ankaŭ Panslovianski, Romanica, Folkspraak por la ĝermanaj lingvoj. Eĉ ekzistas komuna lingvo por la finno-ugraj lingvoj, sed mi nenion scias pri ĝi.

ceigered (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 1 d. 03:27:11

(Mi bedaŭras, ĉiuj de miaj ligiloj estas Anglalingvaj!)

Bedaŭrinde la Folkspraak projekto ne estas kiel alirebla kiel Interslavic(Medžuslovjanski/Slovioski), sed mi legis ĉe la Folkspaaka YahooGroup ke nun estas norma formo de la lingvo. Trovi ĝin, nu, oni devus ŝovi tra multaj praversioj de la projekto.

Ankaŭ, Lingua Franca Nova kaj Interlingua ambaŭ estas kiel Interroman, fakte mi kredas ke interroman estas iomete bazita sur LFN, ne?

Ankaũ estas Nordien/Verboj de Nordien, sed mi ne troamas ĝin ĉar mi sentas ke ĝi estas iomete arbitra - ekzample, "eg vet neet", sed "sternlikt" - la sonoj kiuj devus esti parencaj ne aperas tiel. Sed, ĝi estas bela eksperimento kaj eble en la estonto oni povas krei lingvon kiel ĝi kiu estas pli natura sed ankoraŭ ekvilibro inter la okcidentaj kaj nordaj ĝermanaj lingvoj okulumo.gif

Kaj fine, Rozumio (kaj ankaŭ tie) estas interesa ankaŭ.

dobri (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 1 d. 12:44:49

DaniBCN:
Ĉu ekzistas la saman por la Slavaj lingvojn ekzemple? Mi sias ke la radiko "narodni" singnifas "nacia" en la Rusa kaj anktaŭ en la ĉejia ĉu ne?
Slovion mi ne konas. Tamen multaj vortoj rusaj similas al la ĉeĥaj, ekzemple "národní" = nacia. Kompreneble ekzistas la aliaj vortoj, kiuj tute ne estas komunaj aŭ similaj. Ekzemple "město" = "gorod" = urbo.

fekaldemokratio (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 1 d. 16:20:45

dobri:Kompreneble ekzistas la aliaj vortoj, kiuj tute ne estas komunaj aŭ similaj. Ekzemple "město" = "gorod" = urbo.
Mi supozas, ke la rusa "город" (urbo) parencas al la ĉeĥa "hrad" (kastelo), kaj la ĉeĥa "město" (urbo) al la rusa "место" (loko), sed mi ne scias tiujn lingvojn, kaj nur fidas al vortaroj, do povas erari.

Cetere en la nuntempa pola estas ambaŭ "gród" kaj "miasto" por "urbo" (la unua ja povas esti uzata ankaŭ por nuntempaj, ĉefe grandaj, urboj, sed normale ĝi havas historian signifon de setlejo ĉirkaŭita per muro), dum "loko" estas en la pola "miejsce".

Se temas pri Slovio - ĝi estas kompleta aĉaĵo. Ĝi aspektas kvazaŭ ĝi estus kreita de ulo, kiu parolas ne eĉ unu slavan lingvon, kaj nur prenas slavajn vortojn de vortaroj, aldonante al ili artefaritan gramatikon, kiu ne nur neniom estas slava, sed enhavas hazardajn ecojn elprenitajn de aliaj lingvoj, kia ekzemple la plurala finaĵo -s, kiuj igas ĝin tiom groteske idiota, ke mi ne eĉ havas vorton por priskribi tian stultegaĵon. Vere, mi eĉ miras, ke la aŭtoro ne aldonis difinajn artikolojn "der", "die", "das", kiam mi rigardas tiun kreitaĵon. Dum aliaj ecoj de Slovio ŝajnas esti sensukcesa parodio de iuj ecoj de iuj slavaj lingvoj, kia ekzemple la bizara akuzativa finaĵo "-uf". Eble do tiu lingvo estas tiom "interslava", kiom Esperanto estas "interlatinida".

Se vi interesiĝas pri "tutslava" lingvo, eble pliinstruiĝu pri iu versio de Slovianski (N-natureca, P-piĝineca). Mi ne spertas pri tiu projekto, sed ŝajnas, ke ili estas multe pli sukcesaj.

Atgal į pradžią