Al la enhavo

Nova ludo

de Hispanio, 2011-januaro-02

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-02 16:58:00

Nu, kiel mi diris antaŭ kelkaj tagoj, la fama ludo, pri kiu mi parolis ĉi tie dum multaj monatoj, naskiĝis la unuan de januaro 2011. Sed mi donas la ligilon hodiaŭ, ĉar hieraŭ mi ne povis enretiĝi facile.

Jen la ligilo: http://mundovirtuala.arkasoftware.com/

La ludo estas malfermita (se paroli pri kodo), do iu ajn povas modifi la kodon, iu ajn povas traduki la ludon, ks. Oni povas paroli Esperante (sed tio dependas de la leĝo de iu lando, ĉar se en iu virtuala lando la leĝo diras que oni nur povu paroli germane, do...) lango.gif

Disvastigu tion.

PD: Ankoraŭ povas aperi kelkaj eraroj, pro tio ke ni ankoraŭ estas en beta-a versio. Estu paciencaj senkulpa.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-januaro-02 18:01:13

Kiam oni alklaku por aliĝi (en la esperanta paĝo) la sistemo krokodilas...

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-02 18:04:57

Mi scias senkulpa.gif

Mmm, por tio, ke ĝi ne okazu, oni devas retajpi la supran adreson, ĝis .com/

Kaj oni ankaŭ diris al mi ke la ensaluto misfunkcias.

Ni laboras multe por ripari la erarojn rideto.gif

Ve, hodiaŭ aperis la beta-a versio, kaj ŝajne okazas ĉio krom la bonaj aferoj.

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-03 16:02:37

Mi kredas ke la registriĝo kaj ensaluto jam funkcias. Post la registriĝo, vi devas ensaluti du fojojn.

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-03 21:54:50

Bonvolu ne uzi la foliumilon IE. Ĝi ne ŝatas nian ludon senkulpa.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-05 20:46:52

Ĉu mi rajtas traduki la retpaĝon al la tutaj lingvoj?

Jes, pro tio ke la retpaĝo estas sub la ĜPL (angle, GPL). Kaj ju pli da lingvoj, des pli da eblecoj por oficialigi iun lingvon en iun ajn landon.

Ĉu mi rajtas uzi iun ajn lingvon en la tutaj virtualaj landoj?

Tio dependas de la leĝaro de tiu lando, de kion rajtas aŭ ne rajtas fari, ktp.

Kaj, kion fari se miaj rajtoj estas rompitaj?

Vi devas lukti por restarigi ilin juĝe aŭ pere de la leĝaj iloj de la ŝtato, kaj se eĉ tiel vi ne povas, ribeliĝu por faligi la registaron aŭ por sendependigi la landon* kaj doni rajtojn al tiuj kiuj ne havas.

*Ĉi tio ankoraŭ ne estas disponebla.

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-11 22:36:39

Jam finiĝis la nuntempa tradukado al Esperanto, kaj ankaŭ aperis valencia traduko (ĝi similas al la kataluna, sed ĝi ne estas la kataluna).

Ĉu vi volus eniri en la ludon? Mi tradukis ĝin al Esperanto precipe por vi, por Esperantujo, por diskonigi la lingvon al la homaro pere de ludo rideto.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-12 01:47:35

Se vi havas ian problemon (vi ne povas ensaluti, aŭ io simila), skribu al mi kaj mi provos solvi vian problemon rideto.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2011-januaro-17 22:41:46

Mi petas pardonon, sed mi ĵus trovis ke la formularo pri registriĝo estas hispanlingve shoko.gif

Mi tuj tradukos ĝin.

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-23 22:28:54

Mi ne komprenas kiel ludi...

Reen al la supro