Al contingut

Mi havas demandon!

de Demian, 3 de gener de 2011

Missatges: 14

Llengua: Esperanto

Demian (Mostra el perfil) 3 de gener de 2011 15.49.16

Karaj Geamikoj,

Mi estas studento kiu lernas per distanca lernado. Mi ankaŭ laboras kiel verkisto por retejoj (angle: Content Creator). Ankaŭ kelkaj tagoj, du personoj venis al mi kaj diris ke ili estas la propuloj de la retejo AstroGuru21Century.com kaj bezonis de mi kelke da skribaĵoj por ilia retejo.

Mi diris al ili ke la kosto de la skribaĵoj estos Rs 150 (2.52 eŭroj, 3.36 usonaj dolaroj, aŭ 22.13 juanoj) po 500 vortoj. Ili diris ke ili min pagos.

Lunde, mi sendis al ilia retpoŝtadreso triono da skribaĵoj kaj demandis de ili ke ili pagu. Major Singh diris al mi ke li pagos min poste mi jam sendis al li ĉiuj da skribaĵoj. Mi rifuzis.

Nun, post preskaŭ unu monato ili elŝutis tiuj skribaĵoj sur ilia retejo. Kaj hodiaŭ, kiam mi diris al ili ke ili aŭ pagu aŭ ne uzu miajn skribaĵojn, ili respondis agrese. Ili estis du kaj ambaŭ estas pli fortaj ol mi, tial mi ne povis fari ion.

Ilia retejo estas: AstroGuru21stCentury
Ligilo, kiu pruvas, ke mi ne malveras: Mia pli Detala Plendo je Scribd.com

Mi ankaŭ havas alian pruvon kiel la retpoŝto, kiun mi sendis al ili.

Nun, mia demando al mi estas: kion mi devas fari?

Mi ne povas batali fizike kontraŭ ili kaj juĝejo estas tro korupteca. Ĉu estas iu, kiu mi povas fari interrete?

Stelo Verda rideto.gif

Miland (Mostra el perfil) 3 de gener de 2011 19.41.21

Ĉu vi havas parencon aŭ bonan amikon, kiu estas juristo kaj povas konsili vin?

AlfRoland (Mostra el perfil) 3 de gener de 2011 21.17.24

Demian:Karaj Geamikoj,

Mi estas studento kiu lernas per distanca lernado. Mi ankaŭ laboras kiel verkisto por retejoj (angle: Content Creator). Ankaŭ kelkaj tagoj, du personoj venis al mi kaj diris ke ili estas la propuloj de la retejo AstroGuru21Century.com kaj bezonis de mi kelke da skribaĵoj por ilia retejo.

Mi diris al ili ke la kosto de la skribaĵoj estos Rs 150 (2.52 eŭroj, 3.36 usonaj dolaroj, aŭ 22.13 juanoj) po 500 vortoj. Ili diris ke ili min pagos.

Lunde, mi sendis al ilia retpoŝtadreso triono da skribaĵoj kaj demandis de ili ke ili pagu. Major Singh diris al mi ke li pagos min poste mi jam sendis al li ĉiuj da skribaĵoj. Mi rifuzis.

Nun, post preskaŭ unu monato ili elŝutis tiuj skribaĵoj sur ilia retejo. Kaj hodiaŭ, kiam mi diris al ili ke ili aŭ pagu aŭ ne uzu miajn skribaĵojn, ili respondis agrese. Ili estis du kaj ambaŭ estas pli fortaj ol mi, tial mi ne povis fari ion.

Ilia retejo estas: AstroGuru21stCentury
Ligilo, kiu pruvas, ke mi ne malveras: Mia pli Detala Plendo je Scribd.com

Mi ankaŭ havas alian pruvon kiel la retpoŝto, kiun mi sendis al ili.

Nun, mia demando al mi estas: kion mi devas fari?

Mi ne povas batali fizike kontraŭ ili kaj juĝejo estas tro korupteca. Ĉu estas iu, kiu mi povas fari interrete?

Stelo Verda rideto.gif
Ŝajnas al mi ke viaj skribaĵoj temas pri astrologio. Do demandu al la steloj kion vi faru. Se mi pravas pri la temo (alie mi pardonpetas!), la skribaĵoj nur estas blagoj.

sinjoro (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 0.05.02

Bedaŭrinde vi tro kredis al homoj, kiujn vi nesufiĉe konas. Kiam temas pri pagata mendo aŭ alia laboro oni ĉiam postulu skriban kontrakton, alikaze malfacilas pruvi sian rajton je la mono. Se temas pri kelkaj eŭroj certe ne valoras procesi en tribunalo; alikaze serĉu helpon ĉe polico, kiu ja okupiĝas ankaŭ aparte pri interretaj trompoj, ŝteloj ktp.

horsto (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 13.21.50

Mi pensas ke li serĉas helpon por ataki la retpaĝon. Tio ne estas laŭleĝa, almenaŭ en Germanujo.

Ĉu ne eblas minaci ilin ke vi publikigos iliajn fiagojn?

Demian (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 16.35.50

horsto:Mi pensas ke li serĉas helpon por ataki la retpaĝon. Tio ne estas laŭleĝa, almenaŭ en Germanujo.
Vi pravas. Unue mi volis haki ilian retpaĝon. Sed mi ankaŭ scias ke ĝi ne estas laŭleĝa, tial mi ne demandis tion de vi. rideto.gif

Mi sole volas demandi: ĉu estas eble fari ion interrete, krom haki la retejon?

horsto:Ĉu ne eblas minaci ilin ke vi publikigos iliajn fiagojn?
Ili min batus trege se mi parolus kontraŭ ili. Ili estas pli fortaj ol mi. Vilaĝaj viroj! okulumo.gif

Fakte, la sumo de la mono de estas multa (nur 10 eŭroj). La sola kialo, por kiu mi volas agi, estas ke mi estas kolera. Kvankam ne tiom kolera kiom mi estis dum la pasinta nokto! rideto.gif

JonathanOliveir (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 17.14.27

Demian:
Fakte, la sumo de la mono de estas multa (nur 10 eŭroj). La sola kialo, por kiu mi volas agi, estas ke mi estas kolera. Kvankam ne tiom kolera kiom mi estis dum la pasinta nokto! rideto.gif
Pardonu ilin kaj forgesu la temon.
Mi scias, ke fari tion ne estas facila. Tamen, kolero tro ofte ne estas bona gvidilo/kompaso/busolo, kaj vi povus nur trovi tro pli da problemoj.
Ankaŭ, ne havu kontakto kun tiaspecaj homoj! Tio ŝajnis tre danĝera al mi.

Amike,
Jonathan sal.gif

Genjix (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 17.19.18

3 paĝoj? Forgesu ĝin. Mi skribas pli paĝoj por mia amuzado.

Je sekva fojo, ne metu vin mem al malbonejo, kie vi nehavas fortecon. Lasu ĉi tion.

Miland (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 19.11.56

JonathanOliveir:busolo
demando.gif Tiu vorto ne estas en miaj vortaroj, eĉ ne PIV 2005.

AlfRoland (Mostra el perfil) 4 de gener de 2011 19.36.00

Miland:
JonathanOliveir:busolo
demando.gif Tiu vorto ne estas en miaj vortaroj, eĉ ne PIV 2005.
En mia PIV, tria eldono represita 1987, la vorto estas. "Aparato teromagneta, per kiu oni difinas la direkton de la geografia meridiano, pli ekzakte ol per kompaso."

Tornar a dalt