Al la enhavo

Blogspot.com

de ekos_, 2011-januaro-03

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2011-januaro-08 10:21:14

ekos_:
eurimaco:
Jes, kara amiko, jen la adreso el mia blog: niaijdeziroj.unblog.fr/
Eurimaco, mi koplodis vidi vian blogon sed mi ricevas mesaĝon dirante ke la blogo ne ekzistas.
Tio okazas ĉar en la adreso malmankas litero "i". Jen la bona adreso ligita: http://niajdeziroj.unblog.fr

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-09 12:44:05

Mi havas blogon, sed ne ĝisdatigis ĝin jam dum duonjaro pro manko de interesaj kaj skribindaj aferoj.

Blogo de darkweasel

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-12 00:38:46

Mi havas propran retejon, kiu estas malnov-stila bultenejo. Mi uzas ĝin kiel mian blogon. http://www42.tok2.com/home/bultenejo/

Mi skribas en ĝi pri ĝeneralaj sociaj aferoj okazintaj en Japanio. Ĉar pri mia ĉiutaga vivo mi nenion havas skribindan. Kiam mia retejo temas pri vulgaraj aferoj, al mi ne mankas esperante skribindaj temoj.

Mi volas legi blogojn, kiuj temas pri alilandaj sociaj okazaĵoj, se eblas, iom ridindaj. Pli bone ,ke estu mallongaj tekstoj. Prefere nur Esperanto. Ĉu troviĝas tiaj?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2011-januaro-12 20:49:02

Do, antaŭ jaro mi verkis iom pri klimatŝanĝiĝo, Amazonio kaj tiel plu ĉe Ipernity. Ĝi legeblas ĉi tie.

Poste mi kreis rettaglibron ĉe blogspot nomigita Oscedi. La ideo estus verki pri interesaj aferoj disaj, ja senlogike, iom ridinda, iom interesinda ktp. Mia celo estus ligi ĝin al Esperanto.com, sed mi neniam sukcesis fari tion (mi ne scias kial damne, sed kvankam oni diras ĉe esperanto.com ke eblas fari tion, mi neniam trafis tian ilon, ĉu iu scias?). Do, mi iam enuiĝis, kaj tre oscede verkas. Sed mi pretigas artikolojn por ĝi, baldaŭ estos pretaj.

Aldone, ankaŭ eblas uzi Pasportan Servon, sed ne plaĉas al mi rakontadi miajn vojaĝtagojn, malgraŭ tio, mi tre ŝatas legi pasportan servajn rettaglibrojn.

Mi pripensas ekverki esperantan rettaglibron pri Carlos Castaneda kaj Tensituteco (Tensegrity). Sed mi serĉos aliajn por helpi tian projekton.

Sammondane,
Ĥod

36lima (Montri la profilon) 2011-januaro-15 14:56:10

Mi konsideras komenci vidblogo en Esperanto. Mi bezonas praktikon paroli Esperanton kaj vidblogo donus min bonan kialon fair tion.

Mi hezitas ĉar mi estas komencanto kaj mi suspektas neniu ŝatus aŭdi min fuŝi la lingvon, tamen, mi ankoraŭ konsideras ĝin.

Kelly

Tonyodb (Montri la profilon) 2011-januaro-17 17:05:30

Estas multaj blogoj en Esperanto. Vi povas vidi selekton en http://www.kiberio.com/

Unu ekzemplo kiu uzas blogspot estas http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/. En la dekstra kolumno estas indekso al multege da blogoj, ne ĉiuj ĝisdatigataj.

Mi mem havas blogon de antaŭ multe da tempo. Ĝi antaŭe uzis la teknologion de blogspot en la adreso http://www.delbarrio.eu/blogo.htm. Nun mi uzas Wordpress, kaj la nova adreso estas http://www.delbarrio.eu/blo/

CrisJr25 (Montri la profilon) 2011-januaro-20 17:00:04

Blogoj estas utila al instrui aĵojn. Tiuj blogoj tiu, kiu oni skribas koncerne onia vivojn ne estas bonaj, ĉar ili ne havas ion al adicii en mia vivo.
Sed blogoj en EO povas helpi vin lerni nian lingvon.
Do...

ekos_ (Montri la profilon) 2011-januaro-21 17:18:21

Ĉi tie oni trovos multajn eo-blogojn. aktualiĝitaj

http://laverdalacerteto.blogspot.com

bukvodel (Montri la profilon) 2011-januaro-21 18:55:20

Nova Esperanta Blogo? Kiu necesas esperantan blogon?

Anstataŭ legu ĉi tion -- fjordman.blogspot.com

Post ol mi komencis skribi en rusa pri problemoj kun islamo en Eŭropio kelkaj centoj homoj ĉiusemajne legas mian blogon.

Vi povas viziti ĝin bukvodel.livejournal.com

eurimaco (Montri la profilon) 2012-marto-25 20:55:11

ekos_:Mi kreis blogon ĉe blogspot.com kaj kiam mi koplodis serĉi esperantblogojn mi harde trovis blogojn rilatajn al esperanto sed ne verkitaj en esperanto.

Mi sin demandas kial oni ne verkas, pri diversaferoj. Multaj el ni ŝatas verki/skribi, kaj kial ne en esperanto kaj nia gepatra lingvo.

Ĉy vi interesiĝas pri blogoj? demando.gif

:: Se vi jam havas blogon bv. anonci ĝin al mi por ligi ĝin al mia blogo.
Jes, plezure mi donas al vi la adreson de mia blogo. Ĉiam la sama artikolo estas en : Franca, ESPERANTO kaj Portugala.
Mi deziras al vi bonajn legadojn.
Jen la adreso: niajdeziroj.unblog.fr/

Reen al la supro