Al la enhavo

Registrita de Edmod Privat

de Miland, 2011-januaro-04

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-04 11:38:44

La son-registraĵoj de la Esperanto-kurso Linguaphone, kiu estis registrita de Edmond Privat ĉirkaŭ 1930, nun estas aŭskulteblaj ĉi tie, dank' al la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio.

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-04 11:53:51

Korekto: la titolo devus esti "Registrita de Edmond Privat".

galvis (Montri la profilon) 2011-januaro-04 14:10:01

Dankon pro la ŝanco povi aŭskulti tiel interesan historian dokumenton registritan dum 1930, konsiderante ke la unua sondisko aperis en 1925. La sono estas bona kaj oni povas aŭdi kune kun la didaktikaj temoj ankaŭ la karakteraj bruoj de tiuj diskoj. Estas kiel revivigi la unuajn tagojn de la lingvo Esperanto. Dankon ankaŭ al la bibliotekisto de la Esperanto-Asocio de Britio.

sinjoro (Montri la profilon) 2011-januaro-04 14:19:33

Tre bona registraĵo. Mi provis ĉerpi la registraĵojn el diskoj, kiujn ni ricevis en Bjalistoko, sed sensukcese - ĉi tie mi skribis pri la afero. Nun eblas ĉion aŭskulti; ĉu ankaŭ elŝuti? Ŝajnas ja ke tio ne plu estas protektata de kopirajto, ĉu? Koran dankon ĉiukaze!

Reen al la supro