Al la enhavo

Bonvole faru mian alfabetan nomon.

de Masoris, 2007-majo-11

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Masoris (Montri la profilon) 2007-majo-13 13:14:40

novatago:Laŭ mi, la solvo estas facila. Sang Il Kim (laŭ la Esperanta pronociado) aŭ Sung Eel Kim (angla prononciado). Uzu la majuskla I. Tiel vi povas diferencigi Sangil el Sang Il. Eble en via lingvo Sang kaj Il ne estas du vortoj sed por la prononciado ke vi volas taŭgas.

Ĝis Novatago.
Dankon ridulo.gif

Sed mi ne povas uzi vian proponon malgajo.gif
Char en korea pasporto, mi povas uzi nur la 26 majunkla literojn; ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZ. Kaj ne povas uzi blankon, chiuj markojn, kaj nenormala latinliteron.

Masoris (Montri la profilon) 2007-majo-13 13:31:12

Terurĉjo:Bedaŭrinde nun anstataŭ enlatinigo oni ĉiam parolas pri la angla prononcado de nomoj. Nome la angla prononcado estas la fonto de ĉiuj eraroj kaj misuzoj. Krome, mi konsilas al vi, estimata Masoris, skribi x-metode, tio estas ĝ=g+x, ĉ=c+x kaj t.p.
sal.gif
Dankon pri via korektado. rido.gif

Jes vi estas prava. Sed multe da koreioj pensas ke latina alfabeto egalas angla alfabeto. Kaj nomas ĝin 'angla alfabeto', ne 'latina alfabeto'. Ĉar ili ne havas ŝancon vidi alia latina alfabeta lingvo, krom angla. malgajo.gif

Mi uzas x-sistemo, kiam mi uzis Vindozo kaj Qwerty klavaron. Sed mi nun uzas Linukson kaj Dvorak klavaron. En Dvorak klavaro tajpi 'x' estas malkomforta. Mi esperas ke iu farus Ek! por linukso.

novatago (Montri la profilon) 2007-majo-13 16:26:30

Jen miaj proponoj. Mi skribas ilin per Esperanta pronociado:

SANIL KIM
SANNIL KIM
SANKIL KIM
SANQIL KIM

Mi scias ke ĉi tiuj sanĝas iom la prononciadon sed jam ne ekzistas la sonon "gi", kiun ne ŝatas vi. Tamen, mi ne scias se la sono kiun vi ne ŝatas estas ĝi aŭ gi (Esperante).

Bedaŭrinde mi ne havas pli ideoj.

Mi deziras bonan elekton al vi.

Novatago.

Reen al la supro