Contenido

Skota Esperantisto malaperis en Italio

de Miland, 5 de enero de 2011

Aportes: 2

Idioma: Esperanto

Miland (Mostrar perfil) 5 de enero de 2011 16:48:40

La skota Esperantisto David Kelso (jen alia foto) malaperis en Italio dum li piediris el lia hejmo je la 15a Novembro 2010. La polico ne sukcesis trovi lin. Jen pli detala artikolo.

Ni esperu ke lia familio baldaŭ sciiĝos pri kio okazis al li.

Radio~! (Mostrar perfil) 5 de enero de 2011 17:31:51

La situacio vere estas terura, kaj malgraŭ tio, ke li malaperis antaŭ 7 semajnoj, daŭre ne estas novaĵoj.

Amikoj de David povas aliĝi al la grupo "David Kelso Update Group", kiun starigis liaj gefiloj ĉe Facebook. Kiam aperas ĝisdatigoj en tiu grupo, mi plusendas al listo de homoj kiuj ne havas kontojn ĉe Facebook - se vi volas ke mi aldonu vin al tiu listo, simple sendu al mi vian retmesaĝadreson kaj mi faros.

Kompreneble se estas grava novaĵo, tiu aperos ankaŭ ĉe la retpaĝaro de EAB tiel baldaŭ kiel eblas.

Volver arriba