Til indholdet

Ĉu iu povas rekomendi iun Esperanto-babilejon al mi?

af Omniknowledge, 11. maj 2007

Meddelelser: 10

Sprog: Esperanto

Omniknowledge (Vise profilen) 11. maj 2007 21.28.23

Nu, post kiam oni pli-malpli lernis ion, ni devas provi ĝin eluzi tiom multe, kiom eblas, por perfektigi onian lertecon. Do, mi interesiĝas se iu konas iun aktivan Esperantan babilejon, la foruma komunikado simple ŝajnas relative malrapida al mi. Antaŭdankon.

diogotux (Vise profilen) 11. maj 2007 22.31.59

Jev (Vise profilen) 12. maj 2007 11.07.47

Omniknowledge:Do, mi interesiĝas se iu konas iun aktivan Esperantan babilejon,
Dum tiu ĉi semajnfino devas ekfunkcii la tujmesaĝilo de lernu!. Mi ne scias, ĉu ĝi estos aktiva, tio dependas de lernu!-uzantoj. rideto.gif

Terurĉjo (Vise profilen) 13. maj 2007 13.46.43

diogotŭ:tentu tie:

http://ĝangalo.com/babilejo/
Unue, mi ne komprenas uzadon de la vorto "tentu" ĉi-kaze. Mi preferus "provu".
Due, la Interreto ne komprenas la literon "ĝ" en la nomo de la paĝaro, ĉar la litero forestas en la angla. Tial mi ne sukcesis trarigardi. Paĝaro "gangalo.com" nun estas vendata.

karlb (Vise profilen) 13. maj 2007 16.24.45

RiotNrrd (Vise profilen) 13. maj 2007 16.51.14

La Trinkejo ofte enhavas kelkajn homojn.

Mielo (Vise profilen) 13. maj 2007 17.55.14

Jes, la tujmeŝagilo de Lernu funkcias ! Hura ! rido.gif

Terurĉjo (Vise profilen) 13. maj 2007 17.58.52

Mi ĵus eniris en la Trinkejon. Tute sukcese. Mi memoras, ke estis Pastorant, kiu unua rakontis pri tiu babilejo, sed mi decidis, ke ĝi ne funkcias. Mi eraris. La Trinkejo funkcias. Ĉeestis du aliaj personoj, el Brazilo kaj Germanio.

Terurĉjo (Vise profilen) 13. maj 2007 18.28.11

Mielo:Jes, la tujmeŝagilo de Lernu funkcias ! Hura !
Kaj bone funkcias. Kiu volas rapide kaj humure korespondi?
Niaj transoceanaj amikoj! Ĉu vi jam vekiĝis por babili?

andreasvc (Vise profilen) 14. maj 2007 18.51.26

Terurĉjo:Due, la Interreto ne komprenas la literon "ĝ" en la nomo de la paĝaro, ĉar la litero forestas en la angla. Tial mi ne sukcesis trarigardi. Paĝaro "gangalo.com" nun estas vendata.
La adreso estas "g x a n g a l o . c o m".

Sed lernu.net ŝanĝas g x al ĝ.

Tilbage til start