去目錄頁

Nova bildrakonto en Esperanto - (senpage elŝutebla)

从 qwertz, 2011年1月6日

讯息: 2

语言: Esperanto

qwertz (显示个人资料) 2011年1月6日上午11:29:49

Slu/Sal'

RoMEo: Gottinga & Esperanto!

Nova bildrakonto en Esperanto - senpage elŝutebla! (Denask guglo grupo)

Post la sukcesoj de 'Rat-Man' kaj 'Diabolik', la projekto "RoMEo"
daurigas la prezentadon de italaj bildrakontoj al esperantistoj.

Antaŭnelonge aperis eĉ du bildrakontoj, kiuj povas veki interesiĝon. La
unua estas "Lupo Alberto", kun la bildstrioj de la helblua lupo el la
plej fama bestobieno en Italio, kaj la dua: "Lasta lekcio en Gotingeno",
rakonto pri la matematikaj nefinioj.

Ĉi lasta komikso estas senpage elŝutebla en formato PDF el la retejo de
projekto RoMEo danke al afableco de ĝia aŭtoro, Davide Osenda. La
dosiero prezentas la unuan parton de la rakonto "Lasta lekcio en
Gotingeno", kiu jam aperis en la itala. Historio, matematiko kaj
filozofio miksiĝas en vojaĝo al la nefinio, kiu forrabas la fantazion de
ĉiuj legantoj.

La 'projekto RoMEo' ege ŝatus eldoni printitan version de tiu ĉi
bildrakonto, sed ĉar temas pri tutkolora speciala libreto ĝi versajne
kostus pli multe ol la normalaj komikslibretoj de la projekto RoMEo.

Pro tio, ni bezonus trovi antaŭe sufiĉe da eblaj aĉetontoj. Se vi ŝatis
tiun ĉi rakonton, kaj dezirus subteni ĝian publikigon aĉetante unu aŭ
pli da paperaj ekzempleroj, bonvolu tion anonci ĉe la paĝoj de projekto
RoMEo, ĉe la projektestro Daniele Binaghi, ( daniele punkto binaghi ĉe libero punkto it )

ĝp,

sev (显示个人资料) 2011年1月9日上午1:49:17

Dankon pro tio novaĵo.
Tiu bildrakonto mojosas !
Dankon.
Aĉetu ĝin !!!

回到上端