Retejo por eŭro-uzantoj - ankaŭ en Esperanto
od WinstonSmith, 7. januára 2011
Príspevky: 4
Jazyk: Esperanto
WinstonSmith (Zobraziť profil) 7. januára 2011 15:33:48
de iom da tempo ankaŭ ekzistas (kaj mi estas unu el la tradukantoj) esperantlingva versio de EuroBillTracker, la reta projekto por sekvi la spurojn de eŭro-monbiletoj
Esence, oni entajpas la serian kodon de siaj monbiletoj kaj tuj malkovras, ĉu aliaj uzantoj jam posedis tiujn samajn monbiletojn pasintece.
Ankaŭ eblas aldoni komenton (ekz. tre malpura bileto, kun skribaĵo, ricevita kiel restaĵo, ktp...) en ajna lingvo. Mi kompreneble tion faras en Esperanto...
Jen klariga ekzemplo: monbileto kiun mi posedis en Bolonjo, kaj post unu monato estis retrovita en Grosseto (Toskanio) fare de alia uzanto (kaj mem esperantisto ) kun kaŝnomo quicksort.
La E-ĉefpaĝo de la retejo: http://eo.eurobilltracker.eu.
Se vi havas demandojn pri la retejo aŭ pri la Esperanto-traduko (kiu ne ĉiam perfektas, ĉar ĝin prilaboris pluraj tradukistoj en malsamaj periodoj...), nepre skribu.
Amike,
darkweasel (Zobraziť profil) 8. januára 2011 16:32:11
Sxak (Zobraziť profil) 9. januára 2011 1:33:36
Niaj membroj enigas la serian numeron de siajn biletojn en nian datumbazon
WinstonSmith (Zobraziť profil) 10. januára 2011 0:00:02