Al la enhavo

La unua virino

de Eddycgn, 2011-januaro-08

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-08 12:00:47

Kiu estis la unua virino?

Lilith (El la Biblio)
Evo (El la Biblio)
Simio (Laŭ C. Darwin, fama angla sciencisto)
Alia
Neniu

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-08 13:49:48

Eddycgn:Kiu estis la unua virino?

Lilith (El la Biblio)
Evo (El la Biblio)
Simio (El C. Darwin, fama angla sciencisto)
Alia
Neniu
Se demono/δαίμων (laŭ la [url=http://en.wiktionary.org/wiki/δαίμων#Ancient_Greek]vera kaj origina senco[/url] (nur angle, mi bedaŭras)) organizis aŭ kreis la homan mondon, mi elektus Lilith'n aŭ Evon. Sed, se demono ne organizis aŭ kreis la homan mondon, mi elektus neniun. Mi, persone, ne kredas ke Dio kreis la homan mondon ĉar mi kredas ke li nur estas estaĵo en kiu ĉio estas. Sed, laŭ mi, eblas ke informaĵestaĵo (vivante superreale) kreis la aĵo kiun ni nomas "la mondon", kiel subulo/dia alternformo aŭ kiel sendependa kaj memstara ulo. Sed, laŭ mi ankaŭ eblas ke "la homa mondo" nur memkreis.

Do, laŭ mi, dependante de la ĝusta okazo, inoj estis kreitaj kiel viroj - de dia volo, aŭ de natura vojo. Tamen mi supozas ke voloj kaj vojoj estas tre similaj! lango.gif

--

Mi bedaŭras pro mia esperanto tie ĉi. Al mi, skribado pri discienco (teologio) aŭ informscienco aŭ aliaj kompleksaj teorioj estas malfacila ridulo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-08 16:19:24

Laŭ la origina Biblio Lilith estis la unua virino. Tamen ŝi estis tre “emancipita”, ŝi havis fortan karakteron, kion ne tre plaĉas al la viroj, aldone ŝi ne volis edzigi Adamon. Tio speco de virino ne estis ŝatita per la antikvaj religioj, tial ŝia nomo forviŝitis el la postaj eldonoj de la Biblio, kaj oni rakontis ke ŝi estis demono. Hodiaŭ oni dirus “la prototipo de la feministo".
Dio do elprenis ripo el Adamo, dum li dormis, kaj formis Evon.

Evo estis diferenca speco de virino, submetita, subigita al viro, ekzakte kiel la antikvaj popoloj necesis, la virino kiel sklavo. Tio speco de virino daŭrigas hodiaŭ kiel idealo en kvazaŭ ĉiuj religioj.

Tamen Evo estis ankaŭ ruza kaj allogema, ŝi elvojigis Adamon per la pomo. Ŝi nun fariĝis la simbolo de la peko.

mathieubriere (Montri la profilon) 2011-januaro-08 17:58:08

Per via klarigo, Mi tre bone komprenas kial Evo pli plaĉis al la religiuloj!
Mi ne konis Lilith antaŭe...

philodice (Montri la profilon) 2011-januaro-08 18:03:41

Michelle Obama? Ŝi estas la unua virino de Usono. lol

pepe charly (Montri la profilon) 2011-januaro-08 20:37:23

Mi kredas ke ni ne povas kredi nur. La faktoj montras ke la resto seksa estis kaŭzita en io momento de ŝanĝoj de la evolucio de la vivo en la Tero. La resto estas klare kreaĵo homa.

Ĉar, mia respondo estas niniu.

aaa... kaj la respondo: de la simio, ne havas signifeco.

Saluton al ĉiuj, ĉi tiu estas la unua okazo ke mi eniras al la foroj lango.gif

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-08 21:32:04

La sciencistoj informas nin pri "Mitokondra Evo", la prapatrino de ĉiuj ni. Kaj mi iam legis la kvazaŭ-religian libron La Libro de Urantio laŭ kiu Evo ja ekzistis. Ŝi estis ja la unua homa, t.e. ne tute simia, virino. Nu, mi havas dubojn pri La Libro de Urantia sed eble Evo estis iasence reala.

Todd

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-08 21:39:45

pepe charly:... kaj la respondo: de la simio, ne havas signifeco.
Saluton Pepe,
Charles Darwin diris ke la homoj devenas de la simioj (tiu teorio nomitas Darvinismo). Tio aperas simple, do la simioj devenas verŝajne de bakterioj en la maro, antaŭ 4 miliardoj da jaroj...
Se ili estis viraj aŭ virinaj bakterioj aŭ ambaŭ, aŭ hermafroditaj kiel la limakoj mi ne scias...

Flavcxapelo (Montri la profilon) 2011-januaro-08 22:40:12

Eddycgn:Charles Darwin diris ka la homoj devenas de la simioj (tiu teorio nomitas Darvinismo).
Tio ne ĝustas. Darwin diris, ke kaj homoj kaj simioj havas komunan antaŭulon. Tio estas tute alia eldiro. Mi ne kredas, ke la demando pri unua virino estas senchava demando.

Flavĉapelo

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-09 05:48:11

T0dd: "Mitokondra Evo"
Mi legis tiun kaj pensis:
"Midikloriana Evo?! Fiaj ĝedajoj!"

Flavĉapelo:Tio ne ĝustas. Darwin diris, ke kaj homoj kaj simioj havas komunan antaŭulon
Nu, homoj estas simioj. Ĉiuj simioj havas komunajn praulojn, aŭ parencajn radikojn (kaj ne estas tute malebla ke similaj specioj ne devenis el la sama radiko, sed malgraŭ tio, aperas devenitaj de la samaj prauloj - tamen tio estas tre tre TRE teoria kaj mi ne kredas je tio). Do, homoj devenas el simioj, homoj kaj simioj devenas el komuna praulo, kaj homoj kaj aliaj simioj estas simoj shoko.gif (tro da "simio" en tiu ĉi frazo!)

Malgraŭ tio, mi pensas ke sekso devenis el hermafroditaj organismoj (kiel helikoj kaj aliaj gastropodoj). Iam, kelkaj anoj de tiu hermafrodita komunaĵo gajnis atakeman karakteron, kaj aliaj anoj de la sama komunaĵo gajnis senageman karakteron. Do, la atakemuloj (per forto) donis iliajn genajn datumojn al la senagemuloj, kaj la senagemuloj nur povis iĝi patrinojn.

Fine, la idoj de tiuj interesaj hermafroditaj organismoj iĝis nur kapable esti nur atakema, aŭ nur senagema (nun, "viroj", kaj "inoj"). Nun, estas homoj sur tiu ĉi planedo, kiuj (esperinde) volas ke oni mem povas elekti ĉu oni estas atakema aŭ senagema aŭ alie. Malgraŭ tio, ni, kiel homoj, amas ambaŭ viraj kaj inaj formoj (ambaŭ estas belaj), sed ni ne povas bone elekti niajn karakterojn (kiuj, malkiel la seksaj formoj, povas esti tre malbelaj) kaj agadas kiel sklavoj de iliaj seksoj - daŭre penante esti ĉarmaj per la uzado de harĝelo, ŝminko, trapikantaj metalaĵoj kaj ŝtonoj, kaj aliaj ne-ver-homaj aĵoj.

Do, nun, el tiuj hermafrodituloj kiuj forte volis nur reprodukti, ni nun havas organismoj kiuj forte volas esti vivantaj, sed havas "simbioza" karaktero kiu vivas en ili kaj volas la sama kiel la hermafrodituloj.

Reen al la supro