ورود به محتوا

Ĉu vi scias ke... ? Interesaj faktoj

از Genjix, 8 ژانویهٔ 2011

پست‌ها: 39

زبان: Esperanto

Genjix (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 14:01:39

- Ĉu vi scias ke la statuo de libereco estis la ideo de skulptisto. 120,000 uloj donacis $102,000. 80% da la mono estis ricevi el sumoj malpli ol $1.

(Bonvolu korekti min, se mi eraros)

Mi metas ĉiujn al ĉi tie. Mi ŝatas legi Vikipedion kaj kolekti interesan konon.

mathieubriere (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 17:35:45

Mi tute ne sciis pri tio... 102.000$US ne ŝajnas multe da mono... por tiom granda verkaĵo!
Sed mi sciis ke la statuo estas donacita de Francujo...

ceigered (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 5:04:35

mathieubriere:Mi tute ne sciis pri tio... 102.000$US ne ŝajnas multe da mono... por tiom granda verkaĵo!
Sed mi sciis ke la statuo estas donacita de Francujo...
Ankaŭ estas pli malgranda versio de la statuo en Francujo, ĉu ne?

Mi supozas ke en la estinteco, US$102,000 valoras pli ol nun. Hura pro inflacio! rideto.gif

Genjix (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 7:54:21

Ĉu vi scias ke pli ol du-triono de Irano estas malpli ol 30aj jaroj? Unu-kvarono estas 15aj jaroj aŭ pli juna. Iran havas unu da la plej krutan kreskon en la mondo (la UN diras).

Genjix (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 7:57:19

mathieubriere:102.000$US
$102, 000 estas multamultaj monoj ja tiam. Fiata mono altiĝas jam de tempo.

Genjix (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 8:09:10

Ĉu vi scias ke dum la formort-fojo de la PT, 83% da tutaj genroj mortiĝis, kaj 96% da tutaj marinaj specioj? Post tiam kiam vivo resaniĝis, unu genro nomiĝis Lystrosaurus, raportis por 90% da tutaj fruaj triasaj bestoj de la lando dum 30 milionoj jaroj!

sudanglo (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 11:44:24

Genjix, mi korektis:

'Ĉu vi scias ke dum la formort-tempo de la PT, 83% de ĉiuj genroj mortiĝis, kaj 96% de la mar-specioj? Post tiam, kiam vivo resaniĝis, unu genro nomata Lystrosaurus, ampleksis 90% de ĉiuj fruaj triasaj bestoj de la tero dum 30 milionoj jaroj!

Genjix (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 12:01:34

sudanglo:Genjix, mi korektis:

'Ĉu vi scias ke dum la formort-tempo de la PT, 83% de ĉiuj genroj mortiĝis, kaj 96% de la mar-specioj? Post tiam, kiam vivo resaniĝis, unu genro nomata Lystrosaurus, ampleksis 90% de ĉiuj fruaj triasaj bestoj de la tero dum 30 milionoj jaroj!
Dankon. Mi ŝatas viajn korektojn. Tamen:
La formorto (extinction event) de la PT okazis kaj eke kaj unufoje. Ĉu ĝi estas fojon, sed ne tempon?
Kaj la ampleksinta Lystrosaurus deestis la lando sur la tero.

sudanglo:Ĉu vi scias ke dum la formort-fojo de la PT, 83% de ĉiuj genroj mortiĝis, kaj 96% de la mar-specioj? Post tiam, kiam vivo resaniĝis, unu genro nomata Lystrosaurus, ampleksis 90% de ĉiuj fruaj triasaj bestoj de la lando dum 30 milionoj jaroj!
Ĉu bone?

Tre dankon.

mathieubriere (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 20:30:39

ceigered:
mathieubriere:Mi tute ne sciis pri tio... 102.000$US ne ŝajnas multe da mono... por tiom granda verkaĵo!
Sed mi sciis ke la statuo estas donacita de Francujo...
Ankaŭ estas pli malgranda versio de la statuo en Francujo, ĉu ne?

Mi supozas ke en la estinteco, US$102,000 valoras pli ol nun. Hura pro inflacio! rideto.gif
Prave, estas statueto meze de la rivero "Seine", en Parizo. Se mi bone memoras, ĝi tute similas la usonan statuon, sed estas multfoje malpli alta...

Genjix (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 21:31:42

Ĉu vi scias ke oftaj temoj de la verko de Jane Jacobs pri nova urbeco, estis demandi ĉu ni konstruas urbojn por aŭ homoj aŭ aŭtomobiloj.

بازگشت به بالا