Ujumbe: 5
Lugha: Esperanto
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2011 9:47:52 asubuhi
- Ĉu mi povas uzi la vorton "geinfanoj" ?
- Ĉu la vorto "infanino" estas ?
- Kiu estas la diferenco inter "geknaboj" kaj "infanoj" ?
Dankon pro via helpo.
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2011 12:44:39 alasiri
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2011 1:03:04 alasiri
Ili ja estas malkutimaj (ĉar jam ekzistas "geknaboj" kaj "knabino"), sed ne malpermesitaj.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2011 7:23:43 alasiri
Geinfanoj estas gramatike bona, sed tute superflua. Tia agado eble iam igus inistojn paroli pri gepersonoj (tre simile okazaĉis kaj okazaĉas en la germana) kaj tiel plu. Tial mi fortege malrekomendas ĝin.
Al mi krome ŝajnas, ke mi mem (16-jarulo) estas knabo, sed mi ne plu estas infano. Do mi ja vidas ian diferencon: Knabo aŭ knabino oni estas dum pli longa periodo de sia vivo ol infano. (La precizaj aĝlimoj estas nek difinitaj nek difinindaj.)
tommjames (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2011 7:54:09 alasiri
darkweasel:Geinfanoj estas gramatike bona, sed tute superflua. [..] Tial mi fortege malrekomendas ĝin.Plejparte mi konsentas, sed tia uzo de "ge" ĉe sekse neŭtraj vortoj povas esti utila se oni volas emfazi ke ĉeestas homoj de ambaŭ seksoj, ne nur unu sekso.