前往目錄

Ludeto

貼文者: Balbutanto, 2011年1月11日

訊息: 8

語言: Esperanto

Balbutanto (顯示個人資料) 2011年1月11日下午9:58:34

En kelkaj lingvoj, oni proponas frazojn por memorigi la nomojn de la planedoj de nia sunsistemo. En tiuj frazoj, ĉiu vorto komenciĝas kun la unua litero de planednomo, laŭorde, de la Suno ĝis Plutono (kiu ne plu estas planedo, sed planedeto).

Faru ni frazojn tiajn en esperanto! Kun Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Uranuso kaj Neptuno, mi proponas:

Mi venas tro malfrue; jam senhontaj uloj nudiĝis.

Aldonu la via(j)n. okulumo.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年1月12日下午4:31:03

Mi konas ion kiun mi lernis ĉe la lernejo antaŭ multaj jaroj, ĉi-tie adaptite al esperanto:

Alpoj (Montoj)

Mi kun granda peno la ratojn nove kaptis jaŭde

Listo de la Alpoj (je la itala parto):

Maritimaj......mi
Kociaj.........kun
Graiaj.........granda
Peninaj........peno
Lepontinaj.....la
Retikaj........ratojn
Norikaj........nove
Karnikaj.......kaptis
Juliaj.........jaŭde

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年1月13日下午1:35:56

Ĉu vi havas ion por instrui la tabelvortojn? rideto.gif

glig (顯示個人資料) 2011年1月15日下午3:37:10

Balbutanto:En kelkaj lingvoj, oni proponas frazojn por memorigi la nomojn de la planedoj de nia sunsistemo. En tiuj frazoj, ĉiu vorto komenciĝas kun la unua litero de planednomo, laŭorde, de la Suno ĝis Plutono (kiu ne plu estas planedo, sed planedeto).

Faru ni frazojn tiajn en esperanto! Kun Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Uranuso kaj Neptuno, mi proponas:

Mi venas tro malfrue; jam senhontaj uloj nudiĝis.

Aldonu la via(j)n. okulumo.gif
Bonege, ĝi plaĉas al mi!
Mi revenos ĉi tie, kiam mi elpensos novan memorigilon!
sal.gif

feliz123 (顯示個人資料) 2011年1月15日下午4:50:40

Multajn verojn tiuj malsaĝaj junuloj sendube urĝe necesas!

Hispanio (顯示個人資料) 2011年1月15日下午4:59:00

feliz123:Multajn verojn tiuj malsaĝaj junuloj sendube urĝe necesas!
Multaj veroj, sen akuzativo pro tio ke necesas = estas necesaj.

sal.gif

feliz123 (顯示個人資料) 2011年1月15日下午8:11:41

Malbone, tio sensencigas la frazon, ĉu ne?

Sed mi dankas vin.

[kaj petas ke miaj eraroj estu korektadaj]

Balbutanto (顯示個人資料) 2011年1月18日上午1:24:18

feliz123:Multajn verojn tiuj malsaĝaj junuloj sendube urĝe necesas!
Monstra viro terurigas malfeliĉajn junajn sekretariojn uzante naĝilon. sal.gif

回到上端