Al la enhavo

Kiel diferencas inter "eki" kaj "komnciĝi"?

de omid17, 2011-januaro-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

omid17 (Montri la profilon) 2011-januaro-16 22:49:00

Mi estis leganta tekston pri Esperanto, kiam mi vidis ĉi tiun frazon:

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo ekis Esperantaj radioprogramoj.

Kio fariĝus, se ni editas la frazon tiel :

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo komenciĝis Esperantaj radioprogramoj.

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-16 22:54:09

Ambaŭ frazoj estas samsignifaj.

Via,

Daniel

omid17:Mi estis leganta tekston pri Esperanto, kiam mi vidis ĉi tiun frazon:

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo ekis Esperantaj radioprogramoj.

Kio fariĝus, se ni editas la frazon tiel :

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo komenciĝis Esperantaj radioprogramoj.

omid17 (Montri la profilon) 2011-januaro-16 23:23:11

danielcg:Ambaŭ frazoj estas samsignifaj.

Via,

Daniel

omid17:Mi estis leganta tekston pri Esperanto, kiam mi vidis ĉi tiun frazon:

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo ekis Esperantaj radioprogramoj.

Kio fariĝus, se ni editas la frazon tiel :

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo komenciĝis Esperantaj radioprogramoj.
Dankon, sed kiel "eki" estas ia malsama al "komenci" ?

Se eki = komenciĝi, do

ekigi = komenci (Ĉu ne?)

Ĉu ni bezonas ambaŭn vortojn? Pardonu se mi demandas facilajn demandojn

danielcg (Montri la profilon) 2011-januaro-16 23:48:54

Saluton, Omid17.

Ni ĉiuj faris facilajn demandojn, kiam ni estis komencantoj. Do, vi ne bezonas peti pardonon.

"Komenci" estas transitiva verbo. Do:

Oni komencas ion --- korekta
Io komencas --- malkorekta

"Eki" estas verbigo de la prefikso "ek", ĉar la esperantaj afiksoj (= sufiksoj aŭ prefiksoj) povas esti uzataj kiel memstaraj radikoj. "Eki" estas ne transitiva, do:

Oni ekas ion --- malkorekta
Io ekas --- korekta

Kiam oni aldonas la sufikson "ig" al netransitiva verbo, ĝi fariĝas transitiva, kaj tiel oni povas diri:

Oni ekigas ion

Kiam oni aldonas la sufikson "iĝ" al transitiva verbo, ĝi fariĝas netransitiva, kaj tiel oni povas diri:

Io komenciĝas

Sinteze, vi pravas:

eki = komenciĝi
ekigi = komenci

Verdire, ne estas absolute necese havi du vortojn kun la sama signifo, sed la uzo de la afiksoj kiel memstaraj radikoj donas al ni plian eblecon por flua stilo.

Via,

Daniel

omid17:
danielcg:Ambaŭ frazoj estas samsignifaj.

Via,

Daniel

omid17:Mi estis leganta tekston pri Esperanto, kiam mi vidis ĉi tiun frazon:

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo ekis Esperantaj radioprogramoj.

Kio fariĝus, se ni editas la frazon tiel :

En la posta jaro ankoraŭ en Moskvo komenciĝis Esperantaj radioprogramoj.
Dankon, sed kiel "eki" estas ia malsama al "komenci" ?

Se eki = komenciĝi, do

ekigi = komenci (Ĉu ne?)

Ĉu ni bezonas ambaŭn vortojn? Pardonu se mi demandas facilajn demandojn

omid17 (Montri la profilon) 2011-januaro-17 00:17:31

Verdire, ne estas absolute necese havi du vortojn kun la sama signifo, sed la uzo de la afiksoj kiel memstaraj radikoj donas al ni plian eblecon por flua stilo.
Dankon mia amiko, efektive mi konis tiujn regulojn. Sed mi ĉiam kredis ke EO estas minimuma, malkiel naciaj lingvoj.

Kiam mi vidis ĉi tiun, mi demandis min ke kial ĝi necesas havi ambaŭn ĉi tiujn vortojn, kiam nur unu de vortoj povas produkti ĉiujn signifaĵojn ke la alia povas.

sed ŝajne mi pensis malĝuste kaj ekvivalentaj vortoj ekzistas en EO

Dankon denove
Omid

sudanglo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 12:58:31

Ke povas esti kunmetita vorto, kiu tre similas en signifo al iu radika vorto estas natura sekvo (konsekvenco) de la strukturo de Esperanto.

Tiu ŝajna duobliĝo (duplikatiĝo) riĉigas la lingvon, sen aldoni troan lerno-ŝarĝon.

Cetere, ofte la kunmetaĵo ne okupas la ekzakte (precize) saman semantikan kampon.

En certaj tekstoj, eble, 'riĉa', oni povus anstataŭigi per 'monhava', sed ne kiam oni parolas pri 'riĉigo de la lingvo'.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 14:27:32

Saluton!

omid17:Sed mi ĉiam kredis ke EO estas minimuma, malkiel naciaj lingvoj.
Jen plia legendo, kiu ekzistas pri Esperanto. rideto.gif

Esperanto estas relative minimuma kaj eble estis plej minimuma en la Unua Libro.

Ekzistas pli minimumaj lingvoj, ekz. Tokipono (toki pona), sed tiu ŝajne ankoraŭ ne havas sian propran Fundamenton.

Krome la celoj de Tokipono estas aliaj ol tiuj de Esperanto.

En Esperanto eblas verki raportojn kaj rakontojn per limigita radikaro. Sed oni ankaŭ povas redakti artikolon por scienca revuo.

Esperanto ne estas io simila al Basic English kaj ĝi ne estas la Newspeak de la romano 1984.

Fine ankoraŭ rimarketo pri via lingvaĵo: La vorto ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

Kolonjano

omid17 (Montri la profilon) 2011-januaro-17 19:36:24

Fine ankoraŭ rimarketo pri via lingvaĵo: La vorto ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.
Dankon pro via respondo kaj ĝustigo.

Reen al la supro