Naar de inhoud

Okazo enmeti vian mesaĝon en tempokapsulo

door Miland, 18 januari 2011

Berichten: 8

Taal: Esperanto

Miland (Profiel tonen) 18 januari 2011 23:53:43

Ĉu vi volas lasi mesaĝon al la posteuloj de la homaro 5000 jarojn estontece? Jen viki artikolo.

Jen okazo por enmeti Esperantaĵon (aŭ alian nacilingvaĵon) en tempokapsulo. Eble la legontoj komprenos vian mesaĝon, se okazos la Fina Venko antaŭ tiam!

Sed eble ne. Laŭ ĉi tiu anglalingva artikolo, la satelito ankoraŭ ne konstruiĝis, kaj oni dubas ĉu vere ĝi iam ajn lanĉiĝos. malgajo.gif

Genjix (Profiel tonen) 19 januari 2011 00:44:43

Mi jam metis tempokapsulon al subgrundo por post 50 jaroj ridego.gif

Miland (Profiel tonen) 19 januari 2011 10:53:16

Genjix:Mi jam metis tempokapsulon al subgrundo por post 50 jaroj ridego.gif
Tamen, vidu kio okazis al la tempokapsuloj Blue Peter. malgajo.gif
Multe pli sekuraj (sed kompreneble multe pli multekostaj) estis al tempokapsuloj Westinghouse.

jan aleksan (Profiel tonen) 19 januari 2011 13:11:02

Genjix (Profiel tonen) 19 januari 2011 15:04:40

Miland:Tamen, vidu kio okazis al la tempokapsuloj Blue Peter.
Mi ankaŭ rigardis tiun kaj sekurigis mian kapsulon.

Miland (Profiel tonen) 19 januari 2011 15:18:57

Genjix:Mi .. sekurigis mian kapsulon.
Kiel? Ĉu vi uzis plastan ujon (similan al la lasta tempokapsulo Blue Peter) aŭ sigelis ĝin per vakso?

Miland (Profiel tonen) 19 januari 2011 15:21:19

jan aleksan:La subtegmentejo de la jarcento
Bona ideo! Ĉu vi enmetis ion ajn?

Genjix (Profiel tonen) 19 januari 2011 17:28:15

Miland:Kiel? Ĉu vi uzis plastan ujon (similan la lasta tempokapsulo Blue Peter) aŭ sigelis ĝin per vakso?
Mi ne memoris. Ĝi estis antaŭ 2 jaroj...

Terug naar boven