去目錄頁

Ĉu ni kreu tempokapsulon pri Esperanto?

Miland, 2011年1月19日

讯息: 6

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2011年1月19日下午1:38:25

Ĵus interesis min la temo de tempokapsuloj. Kion vi opinias pri la ideo krei tempokapsulon en via lando por Esperantaĵoj? La enhavoj povus esti ekz. numeroj de Monato, fotoj, lernolibroj, vortaroj aŭ aliaj libroj. Oni povus paki la erojn vakue, kaj enmeti ĉion en plasta ujo, sekurigita per vakso (ekzemple) kaj enterigi ĝin 1-2 metrojn sub la tero, en loko konata al loka Esperanto-asocio, malfermota post 100 jaroj, por feliĉigi kaj eble helpi nian estontan samideanojn, kiujn ni ne povos koni!

Altebrilas (显示个人资料) 2011年1月19日下午10:27:15

Ĉu mi komprenas, ke oni enterigu esperanton, aŭ ke cent jarojn poste esperantistoj plu batalos por agnosko de la lingvo? demando.gif

ceigered (显示个人资料) 2011年1月20日上午3:19:37

El kie venis tiuj ĉi bataloj? lango.gif

Mi pensas ke la punkto estas ke ni enpakas esperantajn aĵojn en la teron, kaj post tio, niaj amikoj de la estonteco povos trovi la aĵojn kaj trovi informaĵojn pri tiu ĉi tempo.

Miland (显示个人资料) 2011年1月20日上午11:44:22

Altebrilas:Ĉu mi komprenas, ke oni enterigu esperanton, aŭ ke cent jarojn poste esperantistoj plu batalos por agnosko de la lingvo? demando.gif
Jen franclingva artikolo kiu eble klarigos la aferon al vi (vidu la parton "Le Grenier du siècle").

jan aleksan (显示个人资料) 2011年1月20日下午6:08:58

Jam ekzistas en Roterdamo ridego.gif (la Centra Oficejo okulumo.gif )

Miland (显示个人资料) 2011年1月20日下午6:19:32

jan aleksan:Jam ekzistas en Roterdamo ridego.gif (la Centra Oficejo okulumo.gif )
Tre bone! Ĉu estas interreta artikolo pri ĝi?

回到上端