Kwa maudhui

Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK

ya Helenka, 20 Januari 2011

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

Helenka (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2011 9:24:33 asubuhi

Nun venis la tempo komenci Gazetaran Kampanjon, ĉirkaŭ la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Kopenhago.

La ideo. Universala Kongreso nuntempe estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj, kiu aspektas serioze por la ekstera publiko.

Celo de GK estas disvastigi informojn pri la kongreso kaj Esperanto, por pluraj amaskomunikiloj (AK) havu objektivajn informojn, kaj instigi ilin publikigi favorajn informojn pri UK kaj Esperanto ĝenerale. Necesas ankaŭ konsideri, ke nuntempa sistemo de amaskomunikiloj iom ŝanĝiĝis (aperis ekz. retgazetoj kaj blogoj, kies informa influo foje povas esti pli serioza, ol de tradiciaj AK). Universalan Kongreson partoprenas esperantistoj el pluraj landoj, kiuj povas rekte kontakti nacilingvajn AK (eble eĉ estas kunlaborantoj de tiuj) kaj komuniki al ili informojn pri UK kaj Esperanto. Teknika kaj organiza realigo. Por informi pri GK kaj kolekti rilatajn al UK publikaĵojn, videojn, blogaĵojn, radioelsendojn ka. ni kreis specialan paĝon-grupon ĉe Esperanto.com, kiun ni nomis "Informcentro pri GK ĉirkaŭ UK":

http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011

En ĝi eblos trovi variajn informojn pri GK, vidi ĝian progreson, komenti, konsili, kritiki... Ankaŭ daŭre funkcios la sama speciala Google-grupo, rilata al la kampanjo.

Helenka (Wasifu wa mtumiaji) 18 Machi 2011 6:56:07 asubuhi

Du nacilingvaj artikoloj pri Esperanto, kie estis menciita la 96-a Universala Kongreso:
http://esperanto.com/content/du-nacilingvaj-arti...

Kurudi juu