前往目錄

Gerda malaperis!

貼文者: jchthys, 2011年1月22日

訊息: 5

語言: Esperanto

jchthys (顯示個人資料) 2011年1月22日下午9:46:25

Salutojn al ĉiuj,

Mi eble instruos kurson de Esperanto je la proksima estonteco, kaj mi uzus la libron «Gerda Malaperis!» kiel instrulibro (kvankam ĝi estas terura libraĉo kiel literaturo!).

Kompreneble ĝi estas aĉetebla de Esperanto-USA, sed mi scivolas, ĉu le teksto estas senkopirajta. Tiel mi povus retajpi ĝin pli bele kaj reeldoni (kaj eble pliriĉiĝi rido.gif). Mi scias, ke la vortlisto de PIRON estas senkopirajta, kaj ke oni povas legi ĝin senkoste interrete, sed mi dubas pri la moraleco de tio, kion mi priskribas.

Ĉu iu ĉi tie scias pri kio?

Dankon!

sudanglo (顯示個人資料) 2011年1月23日下午1:00:43

Malfacile respondi. Vi ne povas peti rekte de S-ro Piron ĉar li ne plu estas kun ni (formortis antaŭnelonge). Sed mi ne rimarkis atentigon pri kopirajto kiam mi provis elŝuti ĝin de la Lernu-retejo.

Se vi ne ekspluatos ĝin komerce, mi supozus ke ne estos protestoj. Sed se vi intencas vendi al la studontoj vi ĉiam povus konservi la enspezojn por eventuala transdono ĝis la situacio estos pli klara.

horsto (顯示個人資料) 2011年1月23日下午1:12:18

Mi ne ricevis iun ajn atentigo kiam mi provis elŝuti la PDF-dosieron. Do ĉiu kursano povas elŝuti la tekston.
Rilate al "pliriĉigi" la libron, tio ne estas bona ideo. Eble la rakonto ne plaĉas al vi, sed vi volas uzi la libron por instrui. Claude Piron havis bonegan lingvonivelon kaj li estis tre sperta en trovi simplan manieron esprimi sin.

malgxoj (顯示個人資料) 2011年1月23日下午2:37:35

Oni legus publikan rajtigilon por "Gerda" (en Esperanto) tie: Gerda Malaperis! (Sed mi ne scias ke ĝi estas valida.)

jchthys (顯示個人資料) 2011年1月27日上午2:33:34

Nu, la riĉiĝo estis plie ŝerco. Sed eble mi povus eldoni pli belan edicion; mi ankaŭ farus por libroj kiel «Alicio en Mirlando». Iuokaze estas pli facile nur aĉeti de Esperanto-USA.

Dankon pro la helpo!

回到上端