Đi đến phần nội dung

La gitaro, kiun iu ajn kapablas ludi

viết bởi jppoulin, Ngày 23 tháng 1 năm 2011

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

jppoulin (Xem thông tin cá nhân) 21:03:57 Ngày 23 tháng 1 năm 2011

Tiu Magia Gitaro estas elektra gitaro (ĝi ne devige estu elektra, ĉar ĝi povus kompreneble ankaŭ esti akustika) kiu petas de vi 0% da lerteco kaj 100% da instinkto por flue improvizi soloojn laŭ kvintonaj gamoj.

Maldekstramanuloj povas ludi same kiel dekstramanuloj pro la fakto ke oni nur uzas la liberajn kordojn.

La Magia Gitaro estas agordita laŭ kvintona gamo.

La kordoj, ekde la plej malakuta ĝis la plej akuta: E G A B D E.
Inter la plej malakuta kordo kaj la plej akuta kordo estas nur unu oktavo.
Vi ne uzu la kutiman kordaron ĉar iaj kordoj estus tro molaj por sonori dum aliaj kordoj rompiĝus pro tro ega streĉo!
Mi do uzis 2 E akutajn kordojn, 2 B kordojn, 1 G dikan kordon kaj 1 D kordon...

http://www.jeanpierrepoulin.com/KvintonaGitaro.htm

alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 10:06:30 Ngày 26 tháng 1 năm 2011

jppoulin:Tiu Magia Gitaro estas elektra gitaro (ĝi ne devige estu elektra, ĉar ĝi povus kompreneble ankaŭ esti akustika) kiu petas de vi 0% da lerteco kaj 100% da instinkto por flue improvizi soloojn laŭ kvintonaj gamoj.

Maldekstramanuloj povas ludi same kiel dekstramanuloj pro la fakto ke oni nur uzas la liberajn kordojn.

La Magia Gitaro estas agordita laŭ kvintona gamo.

La kordoj, ekde la plej malakuta ĝis la plej akuta: E G A B D E.
Inter la plej malakuta kordo kaj la plej akuta kordo estas nur unu oktavo.
Vi ne uzu la kutiman kordaron ĉar iaj kordoj estus tro molaj por sonori dum aliaj kordoj rompiĝus pro tro ega streĉo!
Mi do uzis 2 E akutajn kordojn, 2 B kordojn, 1 G dikan kordon kaj 1 D kordon...

http://www.jeanpierrepoulin.com/KvintonaGitaro.htm
Saluton,
tio estas intresa. Denove mi lernas iun novan ĉi tie.
Mi ludas la akustikan gitaron. Se mi ŝanĝas la kordojn, ĉu mi povas uzi denove akustikan kordojn aŭ devas uzi elektrajn kordojn?
Kie mi povas aŭdi tian musikon? Mi ne povis malfermi la legilon de via franca paĝo.

jppoulin (Xem thông tin cá nhân) 21:14:51 Ngày 28 tháng 1 năm 2011

Se vi ludas akustikan gitaron vi uzu akustikajn kordojn.
Kordo de E por la unua (la plej akuta) kordo: noto E.
Kordo de E por la dua kordo: noto D (tiu kordo estos do iomete malpli streĉita ol kutime).
Kordo de B por la tria kordo: noto B.
Kordo de B por la kvara kordo: noto A (tiu kordo estos do iomete malpli streĉita ol kutime).
Kordo de G por la kvina kordo: noto G.
Kordo de D por la sesa kordo: noto E (tiu kordo estos iomete pli streĉita ol kutime).

Normale la legilo al la franca paĝo malfermiĝas... mi ne komprenas!

Mi iam registros specimenon. Sed mi jam povas diri ke la sono elvokas harpon.

alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 21:51:45 Ngày 28 tháng 1 năm 2011

Dankon pro via klarigo. Nun mi estos trovi la magia muziko.

jppoulin (Xem thông tin cá nhân) 09:28:39 Ngày 03 tháng 2 năm 2011

Mi ĵus registris mp3 specimenon:
http://www.jeanpierrepoulin.com/mp3/Magique.mp3
La akordoj estas Am G F F.
Mi uzis kapotaston ĉe la kvina freto kaj nur la liberajn kordojn.

orchideo (Xem thông tin cá nhân) 09:46:38 Ngày 03 tháng 2 năm 2011

Dankon......sonas belega!

zaratustro (Xem thông tin cá nhân) 15:31:28 Ngày 12 tháng 2 năm 2011

Saluton kaj gratulojn pro via bela muziko. Hodiaŭ mi aŭdis ĝin, kaj mi pensas ke vi tre bone ludas muzikon.
Mi ankaŭ ludas gitaron( Hispana gitaro), kaj elektran guitaron. Mi ludas gitaron sen partituroj, ĉar mi nure povas fari muzikon aŭde.
Nun mi dezirus pli lerni Esperanton por fariĝi esperantajn kantojn.

Quay lại