Mergi la conținut

Michel Lotito, la viro kiu manĝis aviadilon!!

de hormozo, 25 ianuarie 2011

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

hormozo (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 02:46:03

Michel Lotito estis Franca artisto kiu havis nekredeblan talenton. Li estas fama por intence manĝi bizarajn objektojn. Li povis manĝi preskaŭ ion ajn (precipe metaloj) kaj koniĝis kiel Monsieur Mangetou: S-ro Manĝu Ĉion

Michel manĝis 18 biciklojn, 15 aĉetoĉaretojn, 7 televidilojn, komputilon, multajn razilon kaj, kredu min aŭ ne, unu “Cessna 150” aviadileto! Li manĝis ĝin interne de du jaroj.

por legi pli pri ĉi tiu viro kaj vidi videon de li, sekvu ĉi tien:

Michel Lotito, la viro kiu manĝis aviadilon

Sxak (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 02:48:18

Kaj kial li faris ĉion ĉi?
Ĉu ne estus malpli multekosti manĝi ordinarajn manĝaĵojn? Aviadiloj ja multekostas.

hormozo (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 02:55:35

Ŝak:Kaj kial li faris ĉion ĉi?
li evidente estis sceneja prezentisto. Mi pensas ke li faris la tuton de tiu por mono.

Kaj eble pro inserti lian nomon en Guinness mondaj rekordoj.

Sxak (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 02:57:41

Do li devas manĝi ankoraŭ unu aĵon: ĝi estas haloperidolo, sed bedaŭrinde tio superas liajn kapablojn.

Sxak (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 03:05:54

Fragmento de la esperanta klasikaĵo:
S.Szathmari:
- Ne estas imageble, ke iu ajn,
havante teknikajn sciojn kaj klaran
cerbon, tamen intencus mang`i la
elektran lampon.

hormozo (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 03:06:56

Ĉu ne estus malpli multekosti manĝi ordinarajn manĝaĵojn? Aviadiloj ja multekostas.
hehe, jes vi pravas. Sed li estis manĝinta tro groteskajn aferojn antaŭ provi manĝi la aviadileton.

Unufoje, li manĝis tutan ĉerkon! iuj diras ke ĝi estis la unua ĉerko ke estis en homo!

Mi pensas ke tiu aviadilo estis malgranda kaj malmultekosta (relative)

hormozo (Arată profil) 25 ianuarie 2011, 03:13:39

- Ne estas imageble, ke iu ajn, havante teknikajn sciojn kaj klaran cerbon, tamen intencus mang`i la elektran lampon.
krom se li estas stranga artisto kiu serĉas monon kaj famo ridulo.gif

Înapoi mai sus