Messages: 5
Language: Esperanto
crescence (User's profile) January 25, 2011, 9:02:26 AM
Ĉu la vorto "kafero" estas ĝusta ? Ĉu la vorto "kafgrajno" utilas ?
Kulero estas elemento el kulo ?
sudanglo (User's profile) January 25, 2011, 11:21:48 AM
Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).
Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.
crescence (User's profile) January 25, 2011, 12:23:48 PM
sudanglo:Cresence, mi pensas ke oni normale diras kafgrajno por la aferoj kiujn oni muelas.Dankon al vi
Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).
Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.
danielcg (User's profile) January 25, 2011, 5:23:07 PM
Menstruo = truo en la menso?
Influo = fluo de la ino?
Certe ne!
Mi nur en raregaj esceptaj okazoj havas problemon distingi ĉu temas pri radiko aŭ pri kunmetaĵo.
Via,
Daniel
sudanglo:Cresence, mi pensas ke oni normale diras kafgrajno por la aferoj kiujn oni muelas.
Foje okazas en Esperanto ke radikoj koincidas kun kunmetaĵoj (senprobleme).
Ekzemple 'miraĝo/mir-aĝo', 'ekzemplero'/ekzempl-ero', intima/in-tima'.
henma (User's profile) January 25, 2011, 6:25:16 PM
danielcg:Kiel ekzemplis mia Esperanto-instruisto:Vi forgesis
Menstruo = truo en la menso?
Influo = fluo de la ino?
Certe ne!
Mi nur en raregaj esceptaj okazoj havas problemon distingi ĉu temas pri radiko aŭ pri kunmetaĵo.
Via,
Daniel
literaturo: turo farita el literoj
Amike,
Daniel