メッセージ: 19
言語: Esperanto
nikko (プロフィールを表示) 2011年1月30日 17:18:05
zeruffu:Pli precize, oni kontrolu ne sonĝon, sed sin mem en la sonĝo. En ordinara sonĝo vi ne kontrolas vin. Via percepto estas en sonĝo, sed vi ne komprenas tion, sekvante scenaron. En lucida sonĝo, vi konscias vin kaj kontrolas viajn agojn komprenante, ke vi estas ene de iluzio. Tamen iluzio ne finiĝas.
La sonĝo estas do parto de nia pensado, la parto kiun oni ne kontrolas kun la racio kaj ke povas mallumi ĝin kelkfoje... Ĉu mi komprenis vin ?
zeruffu (プロフィールを表示) 2011年1月30日 20:06:18
Sufiĉas pensi pri la erotikaj deziroj kiuj povus esti tiel realigataj se oni scipovus facile krei niajn sonĝojn...
nikko (プロフィールを表示) 2011年1月31日 11:35:32
Rodrigoo (プロフィールを表示) 2011年2月5日 11:03:33
Ĉu pli malpli tion vi intencas diskuti, Nikko?
Sammondane,
Ĥod
novatago (プロフィールを表示) 2011年2月5日 21:10:40
Rodrigoo:laŭ la sorĉistoj de`l malnova Meksiko ĉio temas pri kiom da energio la estulo havas por konsciiĝi. Tiel, kiam oni dormas, oni ne elspezas tempon, ĉar la sonĝisto kapablas muuuuulte lerni konscie. Fakte, en la plej multo de siaj libroj li priparolas la sonĝarton.Fakte, lucidaj sonĝoj ne estas io nepre ligita al indiĝenaj sorĉartoj. Multaj homoj en la mondo sonĝas lucide ekde infaneco sen lerni ion, sen scii pri energio, sen scii pri sorĉaj aferoj.
Ĉu pli malpli tion vi intencas diskuti, Nikko
Ĝis, Novatago.
nikko (プロフィールを表示) 2011年2月6日 8:32:39
gxejko (プロフィールを表示) 2011年2月11日 0:10:22
Sed tio estis antaŭ jaroj.
Fakte mi spertis strangan sonĝon antaŭ du noktoj, post trinki mikson da red bull kaj ora siropo kaj en mia sonĝo mi vidis kelkajn malbelajn aferojn kaj mi finis agacante iun sufiĉe por ke tiu min batu kaj mortigu sed post kiam la songo finiĝis mi sentis min ke mi estas mortonta, ĉar subite mia kapo plietiĝis kaj mi vidis iun lumon foriri el mia kapo do mi kriis ne kaj ĝi revenis kaj mi vekiĝis.
Kiam mi vekiĝis mi sentis min ege ege trankvila kaj sentis etoson meditan kun zumado ĉie.
Rodrigoo (プロフィールを表示) 2011年2月11日 20:27:16
jes, multaj sonĝas tiel, mi nur volis endiskutigi unu el la miloj eksplikoj kiuj ekzistas - esperante.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Nikko, sorĉismo - laŭlitere - jes, povas esti dubinda afero, ĉefe kiam temas pri kredi aŭ ne kredi. Tamen, Castaneda mem diris ke tion kion li prezentis ne temas pri "sorĉado" tia kian ni ofte konas ĝin. Kaj laŭ li, la kono kiun li prezentas estas praktika, tial ne dubinda, sed praktikinda. Kaj Castaneda kaj aliaj kiuj sekvas la saman "skolon", priskribis lucidajn sonĝojn kun aliaj celoj, laŭ mi, minimume studindaj.
Ĝejko,
denove laŭ Castaneda:
Lucide sonĝi estas maniero por ke ni pli 24 horoj estu plenkonscia, kiel vi mem spertis. Estas amuze ke, kiam Dom Juan eksplikas la morton al Castaneda, li diras ke kiam sorĉistoj vidas mortanton, ili vidas ke la lumo eliras el la korpo... do eble vi spertis la morton, kiu scius? Kaj laŭ ili, la morto estas la nura afero en tiu ĉi mondo kiu kapablas "malfermi" niajn okulojn. Laŭ ili, kvankam ni ne vivos ĝis ĉiam, ni agas kiel ni vivas, tial ni neniam estas tute responsaj kaj ni ekzkuzas niajn agojn (ĉefe pere de nia ena senfina parolado). Do, nur kiam oni konscias ke la morto estas tuj apud ni, kaj ke ĉiu enspiro povas esti la lasta, ni agas konscie. Kaj la ideo de la morto irigas nin al tiu etoso kiun vi mem priskribis: trankvila kaj medita kun zumado ĉie.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Sammondane,
Ĥod
dombola (プロフィールを表示) 2011年8月14日 2:43:49
Alklaku sur La Lampiro 128 kaj iru al artikolo "Projekciologio", de Márcia de Castro en la paĝo 11.