Zum Inhalt

Lucidaj sonĝoj

von nikko, 29. Januar 2011

Beiträge: 19

Sprache: Esperanto

nikko (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:26:35

Ĉu vi okupas pri lucidaj sonĝoj? Estus interese interŝanĝi sperton inter sonĝuloj. rideto.gif

Matthieu (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:41:35

Bedaŭrinde ne. Mi jam legis multe pri lucidaj sonĝoj kaj la temo tre interesas min, sed mi neniam sukcesis lucide sonĝi. Mi devus provi pli ofte.

zeruffu (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:43:06

Mi jam sonĝis konscie. Mi pensas ke la frontiero inter dormado kaj veko ne estes ĉiam facile farebla. Inter la veko kaj la dorma ekzistas multaj psicologiaj statoj kiel la pensado, la mensa imageco, ktp...

nikko (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:44:26

Mutusen:Bedaŭrinde ne. Mi jam legis multe pri lucidaj sonĝoj kaj la temo tre interesas min, sed mi neniam sukcesis lucide sonĝi. Mi devus provi pli ofte.
Provu memhipnoton. Tiu ĉi metodo estas "pasiva".

zeruffu (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:47:16

Mi pensas ke la skribisto, kiam li imagas lian historian por lia nova libro, ne faras nenion krom precize sonĝi konscie, ĉu ne ?

nikko (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 17:57:49

zeruffu:Mi pensas ke la skribisto, kiam li imagas lian historian por lia nova libro, ne faras nenion krom precize sonĝi konscie, ĉu ne ?
Mi ne scias. Kial mi sciu?

ceigered (Profil anzeigen) 29. Januar 2011 18:31:51

zeruffu:Mi pensas ke la skribisto, kiam li imagas lian historian por lia nova libro, ne faras nenion krom precize sonĝi konscie, ĉu ne ?
Ĉu vi diras ke aŭtoroj (verkistoj? mi ne scias kiun vorton estas la plej ĝusta nuntempe) lucide sonĝas konscie kiam ili volas imagi novan rakonton, do "imagi rakonton estas konscie lucide sonĝi" aŭ ke unu certa aŭtoro uzas lucida sonĝoj konscie por krei rakontojn (sed ne aliaj aŭtoroj)?

(Se vi diris la unua aĵo, mi ja samopnias (nu, la plej multaj aŭtoroj, aŭ tiel mi supozas!), pri la dua, nu, mi ne scius lango.gif)

zeruffu (Profil anzeigen) 30. Januar 2011 15:45:27

Mi parolis pri la verkistoj. Mi signifis ke la sonĝoj estas la baza de la skribarto.
Sed temas pri sonĝoj parte kontrolataj kaj parte senkontrolaj. Tio estas lau mi lucida sonĝo...
Lau Freud, la memoro kaj la konscienco estas kontrauaj. La sonĝo estas vestiĝo de la pasinta pensado en la prezenta konscienco. Estas normale tiel sonĝi, sed ne estas tamen strange tion fari intence, se vi kapablas fari ĝin...

nikko (Profil anzeigen) 30. Januar 2011 16:11:38

zeruffu:Mi parolis pri la verkistoj. Mi signifis ke la sonĝoj estas la baza de la skribarto.
Sed temas pri sonĝoj parte kontrolataj kaj parte senkontrolaj. Tio estas lau mi lucida sonĝo...
Lau Freud, la memoro kaj la konscienco estas kontrauaj. La sonĝo estas vestiĝo de la pasinta pensado en la prezenta konscienco. Estas normale tiel sonĝi, sed ne estas tamen strange tion fari intence, se vi kapablas fari ĝin...
Ĉu vi vere distingas inte revo kaj sonĝo(dumdorma)?

Sonĝo mem ne estas vestiĝo de pasinta pensado, sed nur ĝia enhavo(en nekontrolata sonĝo). Kontrolata(lucida) sonĝo, ne nepre enhavas ion el memoro, ĝi povas esti entute sintezita. Sonĝisto, ne "intence eniras staton de sonĝado", ĝi nur ensonĝe konscias sian staton, ke ĝi sonĝas, tamen restas interne de sonĝa realeco, kaj perceptas tiun realon samkiel la fizikan.

Ofte mi pensas, ke homoj malbone imagas al si, kio estas lucida sonĝo. Tio estas nek bone memorata sonĝo, nek intence farita sonĝo kun certa enhavo, nek konĝo en kiu vi flugas. Tio ĉi estas aparta stato de konscio, kiam via atento, via veka konscio enas sonĝospacon, kvazaŭ realon, dum via korpo dormas. vi konscias tion, sed ne eldormiĝas, kaj vojaĝas ene de sonĝa mondo, ne obeante scenaron. Ordinaraj sonĝoj estas senkonsciaj, en de ili vi ne posedas vin mem, kaj sekvas scenaron, "opiniante" ĉion reala. Nur eldormiĝinte vi konkludas, ke tio estis sonĝo. Ene de sonĝo mem, vi ne estas konscia.

Imagu fantazian virtualaparaton, kiu povas meti vin en admirinde realecan mondon, kun tuta via korpo, sentoj kaj sensoj. Sen perdo de via kontrolo. Lucida sonĝo estas tute sama mekanismo, tamen funkcias sen specialaj iloj. Necesas nur ekkapti tiun ĉi fenomenon!

rideto.gif

zeruffu (Profil anzeigen) 30. Januar 2011 16:21:24

Tiu kontraueco inter sonĝo kaj revo placas al mi... Ni povas do kontraui unue la revojn, faratajn nokte, kiujn ni konas post la leviĝo pro la memoro kaj kontrau nia nuntempa konscienco, kaj due la sonĝojn kiuj estas partaj de nia ĉestanta stato.
Se tio estas la signifion kiun vi donas al la vorto "sonĝo", mi devas diri ke mi konsentas.
La sonĝo estas do parto de nia pensado, la parto kiun oni ne kontrolas kun la racio kaj ke povas mallumi ĝin kelkfoje... Ĉu mi komprenis vin ?

Zurück nach oben