Kwa maudhui

Langrompaĵo

ya Eddycgn, 30 Januari 2011

Ujumbe: 16

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 10 Februari 2011 9:35:52 alasiri

Malfacile estas ankaŭ diri plurfoje kaj rapide:
Mi volas scii pli pri tio.

Provu kaj mi vetas, ke vi iam elbuŝigos "pri pli tio" aŭ ion similan.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2011 3:28:46 alasiri

Eddycgn:Langrompaĵoj

Elparolu plurfoje rapidege sen eraroj:

Tigro kontraŭ tigro
Tigro kontraŭ tigro
Tigro kontraŭ tigro

Sur la benko
La kapro cantas
Sub la benko
La kapro krevas

Fianĉinvestaĵo restas Fianĉinvestaĵo
Bluaverdaĵo restas bluaverdaĵo
Bone okulumo.gif

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2011 6:23:32 alasiri

darkweasel:Malfacile estas ankaŭ diri plurfoje kaj rapide:
Mi volas scii pli pri tio.

Provu kaj mi vetas, ke vi iam elbuŝigos "pri pli tio" aŭ ion similan.
Jes, mi povas pritrakti pli pri tio kaj malpli pri tio ĉi...

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2011 7:23:08 alasiri

Eddycgn:
Fianĉinvestaĵo restas Fianĉinvestaĵo
Bluaverdaĵo restas bluaverdaĵo
... tio vere malfacilas nur en la germana (Brautkleid bleibt Brautkleid, Blaukraut bleibt Blaukraut).

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Februari 2011 9:01:52 alasiri

vidas vandenis:Kial ĉiuj eksilentis? Mi ie legis, ke nur ĉinoj ne povas prononci R,kaj japanoj L.
Do vi-angloj,francoj,germanoj? Ĉu vi povus diri ESPERRRRRRANTO? rido.gif
Kvankam mi estas nek anglo, nek franco, nek germano: Mia kutima R ne estas hispanece rulata, sed ja tute perceptebla.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 18 Februari 2011 10:13:10 alasiri

vidas vandenis:Kial ĉiuj eksilentis? Mi ie legis, ke nur ĉinoj ne povas prononci R,kaj japanoj L.
Do vi-angloj,francoj,germanoj? Ĉu vi povus diri ESPERRRRRRANTO? rido.gif
Por ruli la R oni devas meti malgrandan rundan ŝtonon en la buŝon, sub la langon.

Tamen ne glutu ĝin!
rido.gif rido.gif rido.gif

Kurudi juu