Přejít k obsahu

La reĝo

od uživatele Eddycgn ze dne 30. ledna 2011

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

Eddycgn (Ukázat profil) 30. ledna 2011 21:22:49

La reĝo

Iam ekzistis reĝo,
kiu havis servistinon..
Jen li diris al la servistino:
- Rakontu al mi historion ! -

La servistino do komencis...

orchideo (Ukázat profil) 30. ledna 2011 21:37:10

Eddycgn:La reĝo

Iam ekzistis reĝo,
kiu havis servistinon..
Jen li diris al laservistino:
- Rakontu al mi historion ! -

La servistino do komencis...
rakonti el 'mil kaj unu noktoj',
la rakonto "La kato kun la muso"

Terurĉjo (Ukázat profil) 30. ledna 2011 22:09:09

tamen Ŝeĥerizada aŭ iel simile ne estis servistino

orchideo (Ukázat profil) 30. ledna 2011 22:21:26

Terurĉjo:tamen Ŝeĥerizada aŭ iel simile ne estis servistino
Ĉu vi estas certa? okulumo.gif
Eble la servistino estas ankaũ la amatino de la reĝo kiel Ŝeĥerazada?

Terurĉjo (Ukázat profil) 30. ledna 2011 22:34:35

orchideo:Ĉu vi estas certa? okulumo.gif
Jes.
La saĝulino-belulino estis filino de veziro, alivorte de ĉef-ministro. rido.gif

Kvankam oni povas aserti, ke Ŝeĥrazad siamaniere servis 1001 noktojn al la reĝo.

Mi envias.lango.gif

Eddycgn (Ukázat profil) 30. ledna 2011 23:16:27

Do kion rakontis la servistino-saĝulino-belulino al reĝo?

"Iam ekzistis kato..."

orchideo (Ukázat profil) 31. ledna 2011 6:05:06

Eddycgn:Do kion rakontis la servistino-saĝulino-belulino al reĝo?

"Iam ekzistis kato..."
kiu eliri en la nokto por rabado, sed kuris la tuta nokto ĉirkaũen en la herbejoj, sen trovi ion. Ĉar pluvegis kaj la kato tre frostis, ĝi serĉis sekan rifuĝejon kaj iris al truon, kiu ĝi rimarkis en la radiko de unu arbo.

orchideo (Ukázat profil) 31. ledna 2011 7:11:17

Por ke ankaŭ aliaj forumianoj povas partopreni, jen la rakonto:

http://www.maerchen.org/1001nacht/geschichte-der-k...

KoLonJaNo (Ukázat profil) 31. ledna 2011 16:43:27

Saluton!

"Estis iam lernu-ano, kiu kutimis vagadi en la forumoj por trovi ion korektendan aŭ korektindan.

De tempo al tempo li sentis urĝan bezonon fakte korekti ion kaj tiam aperis nova afiŝo en iu el la multnombraj diskutfadenoj de la neniam elĉerpebla forumaro.

orchideo:
Eddycgn:Do kion rakontis la servistino-saĝulino-belulino al reĝo?

"Iam ekzistis kato..."
kiu eliris en la nokto por rabado, sed vagadis kuris la tutan nokton ĉirkaũen en la herbejoj, sen trovi ion. Ĉar pluvegis kaj al la kato tre frostis, ĝi serĉis sekan rifuĝejon kaj iris al truon, kiun ĝi rimarkis en la radiko de unu arbo.
Poste tiu misterulo sentis sin multe pli bone kaj povis denove okupiĝi pri tute aliaj aferoj, pri kiuj mi ne rakontu ĉi tie kaj nun, ĉar ili povus enuigi aŭ eĉ ŝoki miajn legantojn ..."

Kolonjano

Terurĉjo (Ukázat profil) 31. ledna 2011 17:24:58

Strange, sed mi ne trovis rakonton pri kato kaj muso en "serio" MIL KAJ UNU NOKTOJ.

Verŝajne, mi ne tre atenteme faris tion, sed mi ne scias la germanan por kompreni la afiŝitan de orchideo rakonton.

Zpět na začátek