إلى المحتويات

per kio eblas paroli kun esperantistoj de la tuta mondo ?

من crescence, 31 يناير، 2011

المشاركات: 11

لغة: Esperanto

crescence (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 5:07:37 م

Saluton,

Per kio en la reto, eblas paroli kun Esperantistoj de la tuta mondo ?

Dankon pro viaj ideoj.

Continuum (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 5:11:10 م

Per "Skype"! rido.gif

crescence (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 5:38:47 م

Ĉu Skype eblegas trovi esperantistojn, paroli kun ili sen registri sin en grupon, kiu konsentas aŭ malkonsentas ? Resume, ĉu la uzo estas sendeva ?

esperanton (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 6:57:32 م

crescence:Saluton,

Per kio en la reto, eblas paroli kun Esperantistoj de la tuta mondo ?

Dankon pro viaj ideoj.
Skype, MSN, Jabber, Yahoo Messenger, Paltalk, Facebook, Gtalk, Second Life ktp...

KoLonJaNo (عرض الملف الشخصي) 31 يناير، 2011 9:57:00 م

Saluton!

crescence:Ĉu Skype eblegas trovi esperantistojn, paroli kun ili sen registri sin en grupon, kiu konsentas aŭ malkonsentas ? Resume, ĉu la uzo estas sendeva ?
Bedaŭrinde al la plej novaj vindozaj skajpiloj (certe tiuj ekde versio 5.x) mankas serĉeblo laŭ lingvo, do ne plu facilas trovi skajpanojn, kiuj en sia profilo indikis Esperanton kiel sian (preferatan) lingvon.

Do la plej granda problemo estas trovi tian skajpanon kaj pere de tiu ekscii pri aliaj por iom post iom krei kontaktaron.

Neniu devigas vin uzi Skajpon.

Sed se vi volas uzi tiun servon, vi povas senpage aliĝi kreante konton kun taŭga kaŝnomo.

Ĉu vi uzas Skajpon nur tajpante mesaĝojn aŭ parolas kun aliaj skajpanoj per mikrofono, eble eĉ vid-al-vide per retkamerao, ankaŭ tio dependas nur de vi mem (kaj viaj kapabloj) kaj via retkonekto.

Sed kiam mi aliĝis al Skajpo antaŭ pluraj jaroj, tio okazis pro la voĉa uzeblo.

Kolonjano

orchideo (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2011 9:30:54 ص

crescence:Saluton,

Per kio en la reto, eblas paroli kun Esperantistoj de la tuta mondo ?

Dankon pro viaj ideoj.
Ankaŭ mi uzas skajpon (skajpo por Ubuntu)
En la serĉo vi bone povas elekti sub lingvoj = Esperanto.

Mi trovas ke skajpon estas bona ilo por trejni la aŭd- kaj parolkapaplon.

crescence (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2011 11:09:15 ص

esperanton:
Skype, MSN, Jabber, Yahoo Messenger, Paltalk, Facebook, Gtalk, Second Life ktp...
Ŝajnas al mi, ke la Esperantistaj grupoj en Paltalk estas ekmortantaj !
En Second Life, ne estas proponata Esperanta lingvo.

crescence (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2011 11:11:53 ص

KoLonJaNo:
Bedaŭrinde al la plej novaj vindozaj skajpiloj (certe tiuj ekde versio 5.x) mankas serĉeblo laŭ lingvo, do ne plu facilas trovi skajpanojn, kiuj en sia profilo indikis Esperanton kiel sian (preferatan) lingvon.
Estas vere. Skajpo ne estas praktika.

KoLonJaNo (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2011 12:46:42 م

Saluton!

crescence:
esperanton:
Skype, MSN, Jabber, Yahoo Messenger, Paltalk, Facebook, Gtalk, Second Life ktp...
Ŝajnas al mi, ke la Esperantistaj grupoj en Paltalk estas ekmortantaj !
Interese. Mi ne sciis, ke ili eĉ ankoraŭ ekzistis post pli ol kvin jaroj ...

Mi kutimis havi grandan Paltalk-an amikaron, sed la ekpopulariĝo de Skajpo kaŭzis, ke tre baldaŭ ĉiuj el tiuj ne plu ensalutis al Paltalk kaj ekuzadis Skajpon anstataŭe.

Kompreneble povas esti, ke tiuj, kiuj ne aŭdacis paroli en Paltalko, poste nek uzis sian voĉon en Skajpo.

crescence:En Second Life, ne estas proponata Esperanta lingvo.
Mi ne certas, kion vi celas per tiu frazo.

Mia retkonekto kaj|aŭ mia komputilo ne taŭgas por DV-umi, sed mi ja scias, ke ekzistas "Esperantolando" en Dua Vivo, kie Esperantistoj kunvenas diverscele.

Kolonjano

KoLonJaNo (عرض الملف الشخصي) 1 فبراير، 2011 12:59:13 م

Saluton!

crescence:
KoLonJaNo:
Bedaŭrinde al la plej novaj vindozaj skajpiloj (certe tiuj ekde versio 5.x) mankas serĉeblo laŭ lingvo, do ne plu facilas trovi skajpanojn, kiuj en sia profilo indikis Esperanton kiel sian (preferatan) lingvon.
Estas vere. Skajpo ne estas praktika.
Estas vero, ke estas ege malfacile rigardi profilojn de kelkaj lernu-anoj, kiujn oni ofte renkontas dum sia aktiva forumado, por ekscii, ĉu ili eble uzas Skajpon kaj eĉ indikas sian kaŝnomon en tiu servo.

Eĉ pli malfacile estas sendi (privatan) mesaĝon al lernu-ano, kies lingvaĵo ŝajnas esti almenaŭ samnivela kiel onia propra kaj kiu do povus esti interesa kontakto por ioma skajpado.

Do verŝajne neniu ajn iam ajn provis tiujn ĉi du tute strangajn manierojn trovi alian skajpemulon kaj tiu kompatinda servo tute prave ne estas uzata de lernu-anoj.

Kolonjano

عودة للاعلى