Al la enhavo

Jes aŭ Ne demando

de ceigered, 2011-februaro-01

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-11 07:10:59

sudanglo:Ĉu mi rajtas demandi vin - en la lernolibroj de Esperanto por Japanoj, ĉu ĝenerale oni sufiĉe atentigas al la lernantoj ke ili ne respondu (en Esperanto) unuvorte al negativaj demandoj kun la subkomprenita penso 'via neeado estas/neestas ĝusta'.
Mia unua lernolibro, kiu estas aĉetebla en ordinaraj librovendejoj kaj plej konata en Japanio, ne mencias pri negativaj demandoj. Sed mi poste ie legis pri tio. Tio estas nepre lernenda por japanoj pro la malsameco al la japana. Bonŝance, nuntempe oni povas lerni tion en ĉi tiu retejo(萌えるエスペラント語っ!).
Ĉu vi ne amas min?
(Jes,) amas mi vin.
La retejo klarigas;
KnabinoA: En Esperanto ĝenerale oni respondas "Jes" kiel pozitiva respondo aŭ "Ne" kiel negativa.
Knabo: Do, same kiel la angla, sed male al la japana.
KnabinoB: Jes. Responda sistemo dependas de la lingvo, tiel ke oni konfuzas.
KnabinoA: Laŭ rekomendo oni respondu al negativaj demandoj ne nur "Jes/Ne" sed per frazo.
(Pardonon al la kreinto pro mia senpermesita traduko.)

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-11 07:40:53

darkweasel:Mi iom cerbumis pri tio, kial la okcidenta sistemo estas tia, kia ĝi estas.

Kiam oni eldiras negativan demandon, tio ja kreas specialan nuancon. Ĝi kreas tian nuancon, ke la parolanto atendas, ke la alparolato ja faras/-is/-os tion, kio estas en la demando.

Do, se oni demandas: ĉu vi ne volas manĝi?, oni iom sugestas, ke la alparolato ja volas manĝi.

Pozitiva demando kontraŭe nenion ajn sugestas.

Sekve, la okcidentsistema respondo al negativa demando spegulas la atendon de la parolanto. Oni respondas jes, se la atendo de la parolanto ĝustas, kaj ne, se ĝi ne ĝustas.
Ankaŭ en la japana lingvo negativaj demandoj foje spegulas la atendon de la parolanto. Tiam la japana lingvo respondas per la okcidenta sistemo.
"Ĉu vi ne volas manĝi?" "Jes, mi volas."
("Tabe-masen-ka?""Hai,tabe-masu.")
La alparolanto scias, ke la parolanto atendas manĝi.

horsto:Tio bedaŭrinde ne ĉiam estas ĝusta.

Povas ekzemple okazi, ke vi aŭdis ke iu ne venos al festo. Tiam vi tamen povas demandi lin: Ĉu vi ne venos? Kvankam vi jam scias ke li ne venos.
Ĝi estas simpla demando sen ia ajn speciala nuanco. Al ĝi la japana lingvo respondas per la orienta sistemo.

La japana lingvo malsame traktas la du-specajn demandojn(simpla aŭ kun-nuanca). Kiel en aliaj lingvoj?

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-11 09:24:34

En mia lingvo (aŭ almenaŭ en mia regiono), okazas strangega tendenco: oni ĉiam respondas "ne", kaj poste klarigas, per aliaj vortoj, la veran respondon.

Ŝajnas (pro la parolmaniero) ke tio estas mallongigo de "ne ĉagreniĝu"; ankoraŭ estas strange, tamen.

Ekzemplo:

— Ĉu vi solvos ĉion?
Ne, mi solvos ĉion, vi povas resti trankvila!

Tio ege surprizas min, ĉar ĝuste kiam mi plej atendas pozitivan respondon, la unua vorto kiun mi aŭdas estas "ne"... shoko.gif

Krome, la respondo ne dependas de la demando:

— Ĉu vi ne solvos ĉion?
Ne, mi solvos ĉion, vi povas resti trankvila!

Aliajn fojojn, okazas kurioza kombino "jes, ne!" (sim, não!)...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-11 10:41:57

horsto:
darkweasel:
Do, se oni demandas: ĉu vi ne volas manĝi?, oni iom sugestas, ke la alparolato ja volas manĝi.
Tio bedaŭrinde ne ĉiam estas ĝusta.

Povas ekzemple okazi, ke vi aŭdis ke iu ne venos al festo. Tiam vi tamen povas demandi lin: Ĉu vi ne venos? Kvankam vi jam scias ke li ne venos.
Tiam oni - laŭ mi - sugestas, ke oni esperas, ke la alparolato ja venos.

Reen al la supro