Đi đến phần nội dung

Kion legas Stephen Harper?

viết bởi Balbutanto, Ngày 01 tháng 2 năm 2011

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

Balbutanto (Xem thông tin cá nhân) 23:44:20 Ngày 01 tháng 2 năm 2011

Mi ĵus eksciis, ke la verkisto Yann Martel rezignis sendi librojn al la ĉefministro de Kanado, Stephen Harper. Jen kelkaj klarigoj por tiuj, kiuj ne aŭdis pri la afero: Martel (kiu aŭtoris Life of Pi), ĉagrenite de la plena indiferenteco elmontrita de la ĉefministro de Kanado pri literaturo kaj arto, decidis sendi donace al li unu libron ĉiu dusemajno, kun malllongaj prezentaj notoj. La publiko povis konsulti la longiĝantan liston de tiuj libroj rete (http://www.quelitstephenharper.ca/), ĉerpi en ĝi kelkajn interesajn titolojn, kaj eĉ fari legadsugestojn. Martel rezignis sian agadon je la centa libro: la ĉefministro mem neniam respondis, kaj eĉ neniam donis signon, ke li legis ion ajn el la listo.

Intertempe, iu Barack Obama sendis al Martel afablan leteron, en kiu li dankas la verkiston por Life of Pi, kiun li tre ŝatis… Malkvietigas pensi, ke eble la kanada ĉefministro ne scipovas legi. Kaj tra la cetero de la mondo, kiaj estas la literaturaj gustoj de la politikistoj?

Quay lại