לתוכן העניינים

Jubilea simbolo aŭ Verda stelo?

של qwertz, 4 בפברואר 2011

הודעות: 27

שפה: Esperanto

alonsososo (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2011, 09:49:30

En la intereto "Mi alklakas, do mi ekzistas"

AnFu mi ŝatas vian moton

rido.gif Mi mem preferas ankaŭ la verdan stelon. Estas tiel klara desegno kun granda historio.

ceigered (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2011, 10:54:40

AnFu:En la intereto "Mi alklakas, do mi eksistas"
Kiel la fama "Mi venis, mi vidis, mi twitteris"? lango.gif.

Vidi la esperantan flagon kaj stelon estas pli bona ol vidi nur la simbolo "EO", kiam oni elektas lingvon ĉe retpaĝaro, kaj la akvomelono aperus strange tiel malgranda kiel la malgrandaj flagetoj por elekti lingvon.

AnFu (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2011, 19:53:08

alonsososo:En la intereto "Mi alklakas, do mi ekzistas"

AnFu mi ŝatas vian moton
Dankon

ceigered:Kiel la fama "Mi venis, mi vidis, mi twitteris"? lango.gif.
Ekzakte! rideto.gif

ceigered (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2011, 06:59:23

Terurĉjo:ekstertemo.gif kaj rubo.gif

vidu la flagon de Ido
Mi ĉiam ŝatas ilia uzo de la mikrosofta Calibri tiparo! lango.gif

Tamen, la Ida flago estas bona, eĉ kun la (laŭ mi, feka) tiparo. Mi pensas ke se oni volas uzi literojn sur flago, la tiparo estu ordinara, kiel Times New Roman (mi ne scias la nomo alilingve) aŭ tre estonta/neta.

sinjoro (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2011, 20:03:24

ceigered:
La svastiko estas simbolo de multaj religioj.
(...)

Do, stelo estas, al multaj homoj, simbolo de movadoj, de eksklusivaj grupoj, kaj de nacioj, sed ankaŭ forte de armeoj ktp. - Aŭ, de kosmo, sed ĉar estas steloj en kosmo rido.gif.
Tamen la simbolo de svastiko en la okcidento enradikiĝis kiel simbolo de ununura ideologio. Stelo tian unusignifecon ne havas, ĝi uzatas tre diverse. Kaj se iu volos ligi Esperanton kun naciismo aŭ alia sekteco, faros tion sendepende de la geometria formo kiu reprezentas la movadon.

zaratustro (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2011, 23:15:32

La Stelo kaj la akvmelono tre plaĉas al mi. La du estas belaj simboloj, sed por mi la stelo estas la plej konata en la movado, kaj temas pri la 5 kontinentoj.
Mi pensas ke kiuj faris tiujn simbolojn havis tre bonan volon por la homoj.

michijo (הצגת פרופיל) 9 במרץ 2011, 03:33:36

Mi ŝatas la verdan stelon. Mi faris tapeto por labortablo.

לראש הדף