Al la enhavo

Jubilea simbolo aŭ Verda stelo?

de qwertz, 2011-februaro-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

qwertz (Montri la profilon) 2011-februaro-04 20:17:37

Slu/Sal'

Kiu E-o simbolo vi ŝatas?

Jubilea-melono Verda stelo-shurikeno?

okulumo.gif

ĝp,

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-04 21:16:30

Terurĉjo:Antaŭen al Fina Venko sub la Verda Standardo!!!
Ĉu ĉio estas en ordo ĉe vi Terurĉjo? Estas strange, ke vi subite decidis montri al ni bildon de la Pakistana flago. Sed, eble mi gratulu vin pro tia trovo?

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-04 21:19:54

Terurĉjo:Bonvenon al Universala kongresooooooooooo
Mi ŝatas la amuzajn bildojn, aparte la la ranon kun la biero. Tio certe estus bona simbolo!

qwertz (Montri la profilon) 2011-februaro-04 21:24:25

Terurĉjo:kaj Fina Venko
shoko.gif

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-05 06:25:17

Jubilea simbolo, ĉar akvomelonoj estas klare bongustaj.

Almenaŭ laŭ tiuj bildoj:
Cerkopitekoj batalas por fine venki unu la alian.

Sed gorilo fine venkas.

(De tiu ĉi paĝo)

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-05 11:01:26

Aĉa elektaro! Distordo de la signifo de plej grava simbolo de Esperanto. La verda stelo estas pacigilo, ne malutila armilo!

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-05 14:51:44

Miland:Aĉa elektaro! Distordo de la signifo de plej grava simbolo de Esperanto. La verda stelo estas pacigilo, ne malutila armilo!
De la ludo "Civilization" (Civilizo, tamen la nomo eble povas esti legata "Civilizado" pro la malklara signifo de tiu angla/latinida vorto), pri la temo de paco:

(anglalingve, mi bedaŭras)

lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2011-februaro-05 17:35:16

Akvomelonoj: verda ekstere, ruĝa interne.

(Historie, la supra frazo aplikiĝis al grupoj kies publikaj vizaĝoj aspektas "verdaj" - promociante pacon, la ĉirkaŭaĵon, homan egalecon, ktp. - sed estas baze komunismaj.)

Ĉiukaze, mi preferas la verdan stelon.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2011-februaro-05 18:05:01

Esperantistaro estas tro simbolema...

Ni bezonas LERNI la lingvon... Multaj maljunaj finvenkistoj fiaske parolas... junaj finvenkistoj instruas kaj detruas la lingvon per tre malbonlingvaj esprimoj.
Esperantistaro estas stranga kaj bizara, ĉu ne?

Eble tial, la rano kun la biero ja taŭgas. lango.gif

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-05 18:35:21

Lingvo ne bezonas simbolon. Ĉu vi konas alian lingvon kun simbolo ? En la kongresoj, sufiĉas, ke ĉiu portas ĉe la jako la insignon : "Mi parolas Esperanton". La verda stelo, politika simbolo, forigas iujn homojn, kiuj ne ŝatas la malnovajn politikajn grupojn, kiuj antaŭe promociis Esperanton.

Reen al la supro