Đi đến phần nội dung

Renovigita retejo de Impeto

viết bởi Helenka, Ngày 05 tháng 2 năm 2011

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

Helenka (Xem thông tin cá nhân) 14:36:47 Ngày 05 tháng 2 năm 2011

Retejo de eldonejo Impeto estis renovigita kaj nun havas novan aspekton:

http://impeto.trovu.com/

Helenka (Xem thông tin cá nhân) 06:00:21 Ngày 08 tháng 5 năm 2011

Aperis pluraj novaj libroj.

La lasta el ili estas:

Nikolao Gudskov.
Origino de la vivo sur la Tero.
Moskvo: Impeto, 2011. – 80 paĝoj, ilustrita. (Serio “Familia
biblioteko”) ISBN 978-5-7161-0224-8
Scienca redaktoro prof. Amri Wandel, Universitato de Jerusalemo
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Pliajn informojn eblas trovi en nia retejo:
http://impeto.trovu.com/nova

Helenka (Xem thông tin cá nhân) 10:22:10 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

Ni ĝojas informi, ke aperis du novaj libroj:

1. Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj

Mikaelo Bronŝtejn
Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj.
Instrua noveleto por la progresiga E-kurso
Moskvo, Impeto, 2011. – 64 paĝoj, ilustrita.
Pentristino Anna Striganova
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0226-2

Amuza fikcia noveleto pri aliplanedanoj Dinjo kaj Diko, pterodaktilido
Pteĉjo kaj iliaj amikoj daŭrigas historion pri mamutido Miĉjo de
elementa kurso.
Estas rekomendita por perfektiga E-kurso.

Pliaj detaloj:
http://impeto.trovu.com/lernolibroj/dinjo

2. Mamutido Miĉjo. Legolibro por komencantoj
Mikaelo Bronŝtejn
Mamutido Miĉjo. Legolibro por komencantoj
3-a eldono. Moskvo, Impeto, 2011. – 64 paĝoj, ilustrita.
Pentristino Anna Striganova
Vortareto de Elena Ŝevĉenko
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0225-5

Originale verkita historio de mamutido Miĉjo, trovita en neĝa
Antarktio kaj ekloĝinta en unu bonkora familio. Leksiko kaj gramatiko
en la libro poiome evoluas de la plej simplaj al pli kaj pli komplikaj
frazoj. En la fino – Esperanto-rusa vortareto de la eltekstaj vortoj.

Pliaj detaloj:
http://impeto.trovu.com/lernolibroj/mamutido_3

Quay lại