Więcej

1a Esperantista Migrado Aŭtuna de la "Germana Esperanto-Asozio".

od Hermann, 6 lutego 2011

Wpisy: 5

Język: Esperanto

Hermann (Pokaż profil) 6 lutego 2011, 16:58:52

Pri tiu belega ideo por ĉiuj, kiuj ŝatas migri tra bela pejzaĝo, mi volonte raportas al vi:

Le "Germana Eperanto-Asocio" prezentas ĉijare la unuan esperantistan aŭtunan migradon. Ĝi okazas de la 2a ĝis la 7a de oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede) sur la migrovojo "Rheinsteig" inter Boppard kaj Kaub, tiu certe estas la plej bela kaj romantika parto de la Rejno.

La partoprenkotizoj nur estas 290 € por unu persono. Ĝi inkludas 5 tranoktojn en 2-lita ĉambro, 5 tri-pladajn vespermanĝojn, provianton survoje, enirbiletojn kaj transportojn.

Vidu pli ĉi tie!

LyzTyphone (Pokaż profil) 12 lutego 2011, 09:21:26

Kiel mi esperas en Germanujon!

alonsososo (Pokaż profil) 23 lutego 2011, 20:16:18

Granda ideo Hermann estas; miri kaj babili kun amikoj kaj plibonigi EOn. Kiel mi ŝatas tiajn spertojn. Nur mi vivas ne en Germanio, sed mi memoros tiun ĉi penson.
Mi esperas ke vi havos ĝojan miradon kaj bonegan veteron.

Hermann (Pokaż profil) 24 lutego 2011, 09:57:15

Saluton alonsososo
Mi dankas pro viaj bonaj deziroj. Mi ankaŭ esperas, ke ni havas sunbrilan aŭtunan veteron. Ĉu vi ne povas kunmigri? De GB al DE estas "katosalto".

alonsososo (Pokaż profil) 24 lutego 2011, 14:27:51

Estas neebla, bedaŭrinde, ĉar mi ĵuste estos patro denove.
Parenteze "katozalto", se oni uzas avidilon, vi pravas.

Wróć do góry