본문으로

Esperantaj Tatuoj

글쓴이: Cesper, 2011년 2월 7일

글: 6

언어: Esperanto

Cesper (프로필 보기) 2011년 2월 7일 오후 10:12:39

Mi ne certas pri la korekteco de tiu ĉi vorto, do bv helpi min korektigi ĝin. en la vortaro mi trovis "militista vesperkoncerto" kiun mi trovas dubindan.

ĉu iu el vi volus desegni sian korpon kun iaj esperantaj "tatuoj"?
mi tion volegas, sed........ ĉu ekzistas iel ĝin? ĉu iu scias kie ĝin troviĝas?

ni diskutu!

Jakovo (프로필 보기) 2011년 2월 7일 오후 10:56:26

Saluton Cesper!
Mi trovis tion en reta-vortaro.de

tatui
(tr)
Enpiki sub la haŭto de iu neforigeblajn desegnaĵojn.

tatuaĵo
Neforigebla tatuita desegnaĵo.

Ĉu vi estas tatuiĝema? Mi ne havas iun ajn tatuaĵon, kaj mi ankaŭ ne volos tatuiĝi. Ne nur pro la doloro sed ankaŭ pro la neforigebleco. Tamen estas ja ankaŭ nedaŭraj tatuaĵoj kiel "henna". Aŭ tiuj "tatuaĵoj" por infanoj kiuj aplikiĝas per ia malseka papero.

RiotNrrd (프로필 보기) 2011년 2월 8일 오전 2:10:37

Cesper:ĉu iu scias kie ĝin troviĝas?
Mi imagas ke iu ajn tatuisto povas fari ian ajn tatuo. Donu al tatuisto desegnon kiun vi deziras, kaj li aŭ ŝi kreos ĝin.

Cesper (프로필 보기) 2011년 2월 9일 오전 10:59:25

dankon karaj amikoj pro via helpo.
nek mi havas neniu tatuaĵo nun sed mi ekpensis kio estos se mi faros unu. mi pensadis pri unu verda stelo sur mia nuko. tion mi signifis pere de "tatuajĵoj", nome iuj desegnaĵoj esperantistaj, esperantemaj.
ankaŭ tiel oni povas apogi EOn, ĉu ne?
mi trovas originegajn esperantajn tatuaĵojn ridulo.gif

Looch_m1 (프로필 보기) 2011년 6월 12일 오후 4:01:17

Saluton, Cesper! Mi ŝatas tatuaĵojn kaj volus krei ĝin. Sed nuntempe mi ne povas pagi por krei tatuaĵo. Eble estonte mi kreos. Se vi kreis verda stelo, rigardu foto, se vi povas.

michijo (프로필 보기) 2011년 6월 14일 오후 3:16:28

Mi kolorigis tatuan foton, kiun mi trovis en reto. La origina standardo estis Brita. Ĝi estas ŝerco.

다시 위로