Mesajlar: 6
Dil: Esperanto
Cesper (Profili görüntüle) 7 Şubat 2011 22:12:39
ĉu iu el vi volus desegni sian korpon kun iaj esperantaj "tatuoj"?
mi tion volegas, sed........ ĉu ekzistas iel ĝin? ĉu iu scias kie ĝin troviĝas?
ni diskutu!
Jakovo (Profili görüntüle) 7 Şubat 2011 22:56:26
Mi trovis tion en reta-vortaro.de
tatui
(tr)
Enpiki sub la haŭto de iu neforigeblajn desegnaĵojn.
tatuaĵo
Neforigebla tatuita desegnaĵo.
Ĉu vi estas tatuiĝema? Mi ne havas iun ajn tatuaĵon, kaj mi ankaŭ ne volos tatuiĝi. Ne nur pro la doloro sed ankaŭ pro la neforigebleco. Tamen estas ja ankaŭ nedaŭraj tatuaĵoj kiel "henna". Aŭ tiuj "tatuaĵoj" por infanoj kiuj aplikiĝas per ia malseka papero.
RiotNrrd (Profili görüntüle) 8 Şubat 2011 02:10:37
Cesper:ĉu iu scias kie ĝin troviĝas?Mi imagas ke iu ajn tatuisto povas fari ian ajn tatuo. Donu al tatuisto desegnon kiun vi deziras, kaj li aŭ ŝi kreos ĝin.
Cesper (Profili görüntüle) 9 Şubat 2011 10:59:25
nek mi havas neniu tatuaĵo nun sed mi ekpensis kio estos se mi faros unu. mi pensadis pri unu verda stelo sur mia nuko. tion mi signifis pere de "tatuajĵoj", nome iuj desegnaĵoj esperantistaj, esperantemaj.
ankaŭ tiel oni povas apogi EOn, ĉu ne?
mi trovas originegajn esperantajn tatuaĵojn
Looch_m1 (Profili görüntüle) 12 Haziran 2011 16:01:17
michijo (Profili görüntüle) 14 Haziran 2011 15:16:28