본문으로

Jules Verne kaj Esperanto

글쓴이: Altebrilas, 2011년 2월 8일

글: 9

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 8일 오후 5:38:07

Hodiaŭ Google omaĝas al Jules Verne, la fama franca verkisto, prapatro de scienc-fikcio.

JV estis apoganto de esperanto, kaj aludis pri ĝi en sia lasta romano, bedaŭrinde nefinita. Lia filo finverkis ĝin, demande de la eldonisto, sed forigis la aludojn al nia lingvo... shoko.gif

Lionel Dupuy verkis libron pri la temo.

http://www.esperanto-sat.info/article1361.html
http://www.esperanto-sat.info/article1332.html
rideto.gif

ceigered (프로필 보기) 2011년 2월 8일 오후 5:48:11

Tre interese! Esperanto ja estis tre populara ĉe unu punkto en tempo, ĉu ne? Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.

DuckFiasco (프로필 보기) 2011년 2월 8일 오후 5:56:16

ceigered:Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.
Ho ja vere. Kien iris la senkatena imagopovo dum tiuj ĉi lastaj jardekoj?

Ĉiuj bezonas pli da mirigaj kaj frenezaj ideoj por plibone kompreni la tedajn kaj ĉiutagajn rideto.gif

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 8일 오후 6:31:49

ceigered:Tre interese! Esperanto ja estis tre populara ĉe unu punkto en tempo, ĉu ne? Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.
Eble tiaj homoj ekzistas, sed ni ne ankoraŭ konas ilin. okulumo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 6:33:26

"homoj nuntempe ŝajne ne tiel interesiĝas pri mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo"

Pripensu momente pri la kosmologoj kaj la kvantum-fizikistoj.

vincas (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 6:57:11

sudanglo:"homoj nuntempe ŝajne ne tiel interesiĝas pri mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo"

Pripensu momente pri la kosmologoj kaj la kvantum-fizikistoj.
Eble Esperanto estas pli freneza ideo ol kosmologio kaj kvantumfiziko.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 9:22:10

vidas vandenis:Estas bedaŭrinde ke koncerne de Jules Verne en FORUMO estas nur kvar mesaĝoj.Kompreneble
,oni tre volus tralegi la verkon de la fama verkisto,kie Li apogas, aprobas la Esperanton.
La vero,gloro, scio estas plej gravaj trajtoj de herooj de Jules Verne.Liaj libroj akompanas min dum mia vivo.
http://www.liberafolio.org/2008/vernesperanto
"En aprilo 1994, en speciala literatura numero de la revuo Franca Esperantisto, aperis la esperanta traduko de Voyage d'études, fare de István Ertl."

http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/...

Ŝajnas, ke la libro estas mendebla ĉe UEA, ke ekzistas ankaŭ pli malpli pirata eldono, sed mi trovis nenion elŝuteblan. rido.gif

Rogir (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 11:59:58

Nenio frenezas pri kvantumfiziko. Se la mondo funkcias tiel, nepre ĝi estas normala, kaj estas nur nia malpovo facile kompreni tion.

Vilius (프로필 보기) 2011년 2월 19일 오후 2:34:18

Cetere, la unua libro, kiun mi tralegis Esperante estis Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj.

다시 위로